Erich von Manstein

Erich von MANSTEIN (24a de Novembro 1887 – 9a de Junio 1973) estis komandanto de la armitaj fortoj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito (Wehrmacht). Li atingis la rangon de kampomarŝalo.

Erich von Manstein
Persona informo
Naskonomo Fritz Erich Georg Edouard von Lewinski
Naskiĝo 24-an de novembro 1887 (1887-11-24)
en Berlino
Morto 10-an de junio 1973 (1973-06-10) (85-jaraĝa)
en Icking
Mortokialo apopleksio
Tombo Malsupra Saksio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Erich von Manstein
Familio
Patro Eduard von Lewinski
Parencoj Georg von Manstein
Okupo
Okupo Abteilungsleiter
vdr

Naskiĝinta en aristokrata prusa familio kun longa historio de militista servo, Manstein aliĝis al la armeo je juna aĝo kaj faris servon kaj en la Okcidenta kaj Orienta Frontoj dum la Unua Mondmilito (1914–18). Li plialtiĝis al la rango de kapitano fine de la milito kaj estis aktiva en la inter-milita periodo helpante Germanion rekonstrui siajn armitajn fortojn. En Septembro 1939, dum la invado de Pollando komence de la Dua Mondmilito, li estis servante kiel Ĉefo de Stabanaro de la Armea Suda Grupo de Gerd von Rundstedt. Adolf Hitler elektis la strategion de Manstein por la invado de Francio en Majo 1940, plano poste rafinita fare de Franz Halder kaj aliaj membroj de la OKH. Antaŭvidanta ke firma reago de Aliancanoj okazos tra Nederlando, Manstein dezajnis plinovigan operacon — poste konata kiel Sichelschnitt ("falĉiltranĉo") — kiu alvokis al atako tra la arbaroj de Ardenoj kaj rapida irado al la Manika Markolo, tiele fortranĉante la armeojn de Francio kaj de Aliancanoj en Belgio kaj Flandrio. Atinginte la rangon de generalo fine de la kampanjo, li aktivis en la invado de Sovetunio en Junio 1941. Li estris la fortojn de la Akso en la Sieĝo de Sebastopolo (1941–1942) kaj en la Batalo de Kerĉa duoninsulo, kaj estis ascendita al la rango de kampo-marŝalo la 1an de Julio 1942, post kiam li partoprenis en la Sieĝo de Leningrado.

La avantaĝo de Germanio en la milito iĝis nefavora en Decembro 1941, kaj en la venonta jaro dum la katastrofa Batalo de Stalingrado, Manstein komandis malsukcesan helpoklopodon ("Operaco Vintra Ŝtormo") en Decembro. Poste konata kiel "inversa frapo", la kontraŭofensiva de Manstein en la Tria Batalo de Ĥarkov (Februaro–Marto 1943) reakiris substancan parton de teritorio kaj rezultis en la detruado de tri sovetarmeoj kaj la retiriĝo de tri aliaj. Li estis unu el la ĉefaj komandantoj de la Batalo de Kursko (Julio–Aŭgusto 1943), nome unu el la plej grandaj tankobataloj en la historio. Liaj pliiĝantaj malkonsentoj kun Hitler pri la direkto de la milito kondukis al lia elpostenigo en Marto 1944. Li neniam akiris alian komandon kaj estis kaptita prizonulo fare de la britoj en Aŭgusto 1945, kelkajn monatojn post la malvenko de Germanio.

Manstein atestis en la ĉefaj Nurenbergaj procesoj al militkrimuloj en Aŭgusto 1946, kaj preparis verkaĵon kiu kun siaj postaj memoroj, helpis la kreadon de la mito de la "pura Wehrmacht" — nome mito ke la Germanaj armitaj forctoj ne estis kulpaj pro la kruelaĵoj de la Holokaŭsto. En 1949 li estis juĝita en Hamburgo pro militkrimoj kaj estis trovita kupa de naŭ el deksep akuzoj, inklude malbonan traktadon de militprizonuloj kaj malsukceson protekti vivojn de civiluloj en sia sfero de operacoj. Lia kondamno al dek ok jaroj de prizono estis poste malpliigita al dek du, kaj fakte li plenumis nur kvar jarojn antaŭ esti liberigita en 1953. Kiel militista konsilisto de la registaro de Okcidenta Germanio en la mezo de la 1950-aj jaroj, li helpis reestabli la armitajn fortojn. Lia memorlibro, Verlorene Siege (1955), estis tre kritikaj pri la estreco de Hitler, kaj temas nur pri la militaj aspektoj de la milito, sen konsideri ĝiajn politikajn kaj etikajn kuntekstojn. Manstein mortis proksime de Munkeno en 1973.

Bibliografio redakti

  • Forczyk, Robert (2010). Manstein: Leadership – Strategy – Conflict. Oxford: Osprey. ISBN 978-1-84603-221-9.
  • Lemay, Benoît (2010). Erich von Manstein: Hitler's Master Strategist. Heyward, Pierce (trad.). Havertown, PA; Newbury, Berkshire: Casemate. ISBN 978-1-935149-26-2.
  • Manstein, Erich (2004) [1955]. Powell, Anthony G, ed. Lost Victories: The War Memoirs of Hitler's Most Brilliant General. St. Paul, MN: Zenith. ISBN 0-7603-2054-3.
  • Melvin, Mungo (2010). Manstein: Hitler's Greatest General. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-84561-4.
  • Paget, Baron Reginald Thomas (1952). Manstein: Seine Feldzüge und sein Prozess (in German). Wiesbaden: Limes Verlag. OCLC 16731799.