Izabella SCORUPCO (denaske Izabela Dorota Skorupko; 4a de Junio 1970) estas pol-sveda aktorino, kantistino kaj manekeno. Ŝi estas plej bone konata pro la ludado de Bond-junulino Natalya Simonova en la filmo de 1995 pri James Bond nome GoldenEye. Ŝi estas memorata ankaŭ pro sia ludado de la kanto de Shirley & Company nome "Shame, Shame, Shame" (honto, honto, honto) kiu estis elsendita en 1992 kaj iĝis sukcesa en diversaj landoj de Eŭropo.

Izabella Scorupco
Persona informo
Izabela Skorupko
Naskonomo Izabella Dorota Skorupko
Naskiĝo 4-an de junio 1970 (1970-06-04) (53-jaraĝa)
en Bjalistoko
Lingvoj anglapolasvedafranca vd
Ŝtataneco PollandoSvedio vd
Familio
Edz(in)o Mariusz Czerkawski vd
Profesio
Okupo kantistoaktoromodelo • filmaktoro • televida aktoro vd
Laborkampo manekenado • aktorado • kantado vd
Aktiva dum 1988– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fine de la 1980-aj jaroj, Scorupco veturis tra Eŭropo laborante kiel manekeno, kaj aperis sur la kovrilpaĝo de Vogue. En 1987, ŝi estis malkovrita de la reĝisoro Staffan Hildebrand kaj stelulis en la filmo Ingen kan älska som vi ("Neniu povas ami kiel ni"). Komence de la 1990-aj jaroj, ŝi havis mallongan, sed sukcesan, karieron kiel pop-kantistino, kaj publikigis la albumon IZA, kiu ricevis rangon oran en Svedio en 1991.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
1988 Ingen kan älska som vi Annelie
1991 Bert Zindy Dabrowski
1991 V som i viking Fraula patrino TV serieto
1995 Det var en mörk och stormig natt Petronella Kurto
1995 Petri Tårar Carla
1995 GoldenEye Natalya Simonova
1999 With Fire and Sword Helena Kurcewiczówna
2000 Dykaren Irena Walde
2000 Vertical Limit Monique Aubertine
2002 Reign of Fire Alex Jensen
2004 Exorcist: The Beginning Sarah Novak
2005 Alias Sabina TV serio, Sezono 4a, Epizodo 15a: "Pandora"
2007 Cougar Club Daniella Stack
2007 Solstorm Rebecka Martinsson
2010 Änglavakt Cecilia
2014 Micke & Veronica Veronica
2017 Sleepwalker Dro. Cooper
2018 Hidden Eldh TV serio
2018 The Undreaming of Anna Bell Zeigler Harriet Zeigler

Eksteraj ligiloj redakti