Tadeusz Truskolaski

Tadeusz Truskolaski (naskiĝis la 10-an de aprilo 1958 en Stare Kapice, Polujo) estas ekonomikisto kaj politikisto. Membro de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska), li estas la urbestro de la pola urbo Bjalistoko ekde la 5-a de decembro 2006, postvenante Ryszard Tur de la Kristana Nacia Unio.

Tadeusz Truskolaski
Persona informo
Tadeusz Truskolaski
Naskiĝo 10-an de aprilo 1958 (1958-04-10) (66-jaraĝa)
en Stare Kapice
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Civitana Platformo • Civic Coalition • senpartia vd
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono Ślepowron

Akademia kariero redakti

Ido de la pola nobelaro, kiu estis oficiale estingita en 1921, li estas unu el 530 familinomoj kiuj tradicie portas la blazonon Ślepowron. Post diplomiĝo li komencis laboron kiel universitata instruisto. En 1996 li gajnis doktoriĝon en ekonomikscienco ĉe la Bjalistoka Filio de la Universitato de Varsovio. Lia doktoriĝa tezo estis Transporta planado kiel faktoro en la evoluigo de urboj en nordorienta Polujo. La 3-an de aprilo 2007 li estis habilitita ĉe la Universitato de Bjalistoko post defendo de dua disertaĵo titoligita Transporto kaj dinamiko de ekonomia kresko en la sudorientaj baltaj landoj. Li estas aŭtoro de ĉirkaŭ 70 tekstoj pri ekonomiko.

Politiko redakti

Li estis dungito de Rządowe Centrum Studiów Strategicznych (Registara Centro por Strategiaj Studoj), kie li laboris pri la regiona planado de Polujo. Li direktis la Departementon de Regiona Politiko en Urząd Marszałkowski (Marŝala Oficejo) de Podlaĥia Provinco, kie li atingis 52 milionojn da eŭroj de la programo PHARE de la Eŭropa Unio por helpi plifaciligi la aliĝo de Polujo al EU. Li estas konsilanto al la Ministro de Regiona Evoluigo.[1]

En 2006 li kandidatiĝis por urbestro de la urbo Bjalistoko kiel kandidato de la partio Civitana Platformo. En la unua vico de la balotado li ricevis 49-elcentoj de la voĉdonoj (42 889 voĉojn entute). En la posta vico li venkis sian rivalon Marek Kozłowski de la partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość), ricevante 67-elcentoj de la voĉdonoj (53 018 voĉoj). Li estis enpostenigita kiel urbestro la 5-an de decembro 2006.[1]

Esperanto-agado redakti

En aŭgusto 2007, kiam Bjalistoka Esperanto-Societo aperigis la ideon organizi la Universalan Kongreson (UK)en Bjalistoko, la urbestraro trovis tion ebleco bone diskonigi turisme la urbon. Truskolaski paroladis en la internacia lingvo ĉe la 92-a UK Universala Kongreso en Jokohamo. En sia parolado li urĝis al la ĉeestantoj honorigi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la iniciatinto de Esperanto per ĉeesto de la UK en 2009 en la hejmurbo de L. L. Zamenhof Bjalistoko.[2] La urbestro citis Bjalistokon kiel "lokon kiu estas fandopoto de malsamaj nacioj, religioj, kulturoj, kutimoj, kaj tradicioj" kaj "ekzemplon de la integriĝo de etnaj kaj religiaj grupoj, renkontejo por poloj, belorusoj, judoj, germanoj, rusoj, kaj tataroj." Tiu ĉi multetneco, li diris, estis unu kaŭzo por kiu Zamenhof kreis la universalan lingvon Esperanto.[2]

Li estis la ano de la Honora Komitato de la 94-a UK. Tiu 94-a Universala Kongreso laŭplane komenciĝis la lastan semajnfinon de julio ĉe la Universitato de Bjalistoko, kun preskaŭ 2 000 partoprenantoj, inkluzive de la franca arĥitekto d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof,[3] nepo de la fondinto de Esperanto kaj forta subtenanto de la Esperanto-movado. La ĉeestantoj denove estis salutitaj Esperante de urbestro Truskolaski kaj la vicurbestro Aleksander Sosna, kiu servis kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK).[3]

Krom la polan, Truskolaski parolas ankaŭ la anglan kaj rusan. Li ne parolas en Esperanto. Li havas edzinon Ewa, filinon Emilia kaj filon Krzysztof.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Prezydent miasta, zastępcy Arkivigite je 2011-06-08 per la retarkivo Wayback Machine ("Bjalistoka Urbestro, Vicurbestro"). Elŝutite 2009-07-16.
  2. 2,0 2,1 Bjalistoka Urba Oficejo Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Elŝutite 2009-07-26.
  3. 3,0 3,1 Święto Esperanto w Białymstoku Arkivigite je 2009-08-07 per la retarkivo Wayback Machine ("Esperanto-Festo en Bjalistoko"). Elŝutite 2009-07-27.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  Trovu « Tadeusz Truskolaski » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Podstawy finansów przedsiębiorstw ("Bazaj principoj de financo") Białystok Univ. Press, 2002. ISBN 83-89031-36-1
  • Transport a dynamika wzrostu gospodarczego w południowo-wschodnich krajach bałtyckich ("Transporto kaj dinamiko de ekonomika kresko en sudorientaj baltaj landoj") Białystok Univ. Press, 2006. ISBN 83-7431-081-9