Krzysztof Truskolaski

Krzysztof TRUSKOLASKI (naskiĝis la 25-an de julio 1990 en Bjalistoko) – pola politikisto, parlamentano de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo.

Krzysztof Truskolaski
parlamentano de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (de 2015) kaj Vic-Prezidanto de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
parlamentano de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (de 2015) kaj Vic-Prezidanto de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
Persona informo
Krzysztof Truskolaski
Naskiĝo 25-an de julio 1990
en Bjalistoko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato en Bjalistoko
Partio Nowoczesna (Moderna) kaj fine de julio 2019 en Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto • deputito vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de la Urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski[1]. Diplomito de la ekonomikaj studoj ĉe la Fakultato pri Ekonomiko kaj Administrado en la Universitato en Bjalistoko. Li laboris en la fako pri vendado kaj merkatado de la loka entrepreno, li agadis en la Junulara Urba Konsilantaro en Bjalistoko.

En Parlamentaj Balotoj en Pollando en la jaro 2015 li kandidatiĝis en la balot-regiono n-ro 24 al Pola Sejmo en Bjalistoko el la n-ro 1 de la listo de partio Nowoczesna (Moderna) de Ryszard Petru. Li akiris la mandaton de parlamentano de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo ricevante 14141 da voĉoj[2].

Li i.a. ekestis la delegito de Pola Parlamento al Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropoy[3]. En decembro 2018 li transiris al la Parlamenta Klubo de Platforma ObywatelskaCivitana Koalicio[4]. Fine de julio 2019 fariĝis ano de Civitana Platformo[5].

En la Parlamentaj Balotoj 2019 akiris la mandaton al Pola Sejmo.

Esperanto redakti

 

La 13a de septembro 2016 li kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) en la Pola Parlamento (Sejmo + Senato) ([6], [7])

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidanto de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([8], [9], [10], [11]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([12], [13]).

Vidu redakti

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Referencoj redakti