Andrzej Maciejewski

Andrzej Maciejewski (naskiĝis la 24 de oktobro 1969 en Bartoszyce[1]) – pola politikisto kaj politologo, parlamentano de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo. Ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton. Kandidatas en la balotoj por Pola Senato en oktobro 2019.

Andrzej Maciejewski
Persona informo
Andrzej Maciejewski
Naskiĝo la 24-an de oktobro 1969
en Bartoszyce
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater la Supera Pedagogia Lernejo en Olŝtino / Olsztyn en la Fakultato Humanisma, Politologio kaj Sociaj Sciencoj
Partio parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz, ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)
Profesio
Okupo politikisto • politikologo vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Dum oktobro 2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrzej Maciejewski, parlamentano de Pola Sejmo, parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz, ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando) (PGLE), ekde la 13a de septembro 2016

Biografio redakti

Li finis politologion en la Supera Pedagogia Lernejo en Olŝtino / Olsztyn en la Fakultato Humanisma, Politologio kaj Sociaj Sciencoj akrante la titolon de magistro en la jaro 1995. Dum la jaroj 1990–1994 li estis konsilanto en la Urba Konsilantaro en Bartoszyce - en la 1-a oficperiodo, kaj de la jaro 1992 li esti ankaŭ la Prezidanto de la Urba Konsilantaro (tiam li estis la plej juna Prezidanto de urba konsilantaro en Pollando !!!)[1]. Li laboris interalie kiel ĵurnalisto kaj instruisto pri sociaj aferoj en la postdiplomaj lernejoj.

De la jaro 2001 ĝis 2002 li estis plepotenculo de la Vojevodo de Varmio-Mazurio[2]. Poste li estis ligita kun la komerca branĉo[3]. Li gvidis ankaŭ la Analiz-buroon Pogranicze / Landlimo de Pollando-Rusio[2], kaj de la jaro 2004 li estis eksperto pri la orientaj aferoj en la Sobieski Instituto[1].

En la jaro 2010 li sensukcese kandidatis el la listo de Rajto kaj Justeco al la Sejmeto de Varmio-Mazurio[4] kaj same dum la parlamentaj balotoj al Pola Sejmo en la jaro 2011 ankaŭ de la listo de Rajto kaj Justeco[5]. Poste li estis aktiva en la partio Kongres Nowej Prawicy (Kongreso de Nova Dekstrularo), kaj kiel ano de tiu partio li kandidatiĝis sensukcese en la municipaj balotoj por Urbestro de Olŝtino / Olsztyn en la jaro 2014[6]. Post la muinicipaj balotoj li forlasis la partion Kongres Nowej Prawicy (Kongreso de Nova Dekstrularo)[3].

En la jaro 2015 li esti kandidato al Pola Sejmo en la balot-regiono n-ro 35 en Olŝtino / Olsztyn de la unua loko en la listo de balot-komitato Kukiz'15' de Paweł Kukiz. Li sukcese estis elektita kaj havas mandaton de pola parlamentano de la 8-a oficperido, akirante 7899 voĉojn[7].

La 13an de septembro 2016 li aliĝis al la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kiun gvidas parlamentanino ankaŭ el Olŝtino Anna Wasilewska ([1][2],).

Privata vivo redakti

Andrzej Maciejewski havas edzonon kaj du infanojn[1].

Esperanto redakti

 

Li estas favora al Esperanto. Por la tago la 16a de majo 2016 li invitis al sia parlamenta oficejo en Olŝtino / Olsztyn la eks-prezidanton de Esperanto-Societo de Varmio-Mazurio Marian Zdankowski kaj prezidanton de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra por priparoli la aliĝon kaj partoprenon en la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). La renkontiĝo okazis tre fruktodona, li aliĝos al la PGAE kaj promesis esti tre aktva en la parlamenta grupo kaj kunlabori kun alia parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska([3]).

La 13an de septembro 2016 li kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino ankaŭ el Olŝtino Anna Wasilewska ([4][5],). La saman tagon alighis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski kaj poste aliĝis Paweł Bejda, Leszek Czarnobaj kaj Kazimierz Kleina.

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([6], [7], [8]).

La 9an de februaro 2017 li partoprenis en la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko kiu okazos la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Partoprenis la kunsidon i.a. parlamentanoj Paweł Bejda (el Pola Popola Partio), Andrzej Maciejewski (el la parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) kaj senatano Leszek Czarnobaj (el Civitana Platformo). Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj i.a. prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([9][10],).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Rajto kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([11]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([12], [13]).

Referencoj redakti

  • ↑ Skocz do: a b c d Andrzej Maciejewski. kto.wm.pl. [dostęp 2015-10-25].
  • ↑ Skocz do: a b Andrzej Maciejewski. sobieski.org.pl. [dostęp 2015-10-25].
  • ↑ Skocz do: a b Nowe jedynki Kukiza w Olsztynie i Elblągu?. debata.olsztyn.pl, 2 września 2015. [dostęp 2015-10-25].
  • Skocz do góry ↑ Serwis PKW – Wybory 2010. [dostęp 2015-10-25].
  • Skocz do góry ↑ Serwis PKW – Wybory 2011. [dostęp 2015-10-25].
  • Skocz do góry ↑ Serwis PKW – Wybory 2014. [dostęp 2015-10-25].
  • Skocz do góry ↑ Serwis PKW – Wybory 2015. [dostęp 2015-10-27].


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti