Porgasta palaceto de Branicki

Porgasta palaceto de familio Branicki en Bjalistoko estis konstruita en dua duono de la 18-a jarcento (ĉ. la jaro 1771) en baroka stilo probable laŭ projekto de Jan Zygmunt Deybel. Ĝi troviĝas ĉe la strato Kilińskiego en la urbocentro.

Porgasta palaceto de Branicki
palaco
Bazaj datoj
Arkitekto Johann Sigmund Deybel von Hammerau vd
Lando Pollando vd
Situo Bjalistoko
Situo
Geografia situo 53° 7′ 57″ N, 23° 10′ 0″ O (mapo)53.132523.1667Koordinatoj: 53° 7′ 57″ N, 23° 10′ 0″ O (mapo)
Porgasta palaceto de Branicki (Bjalistoko)
Porgasta palaceto de Branicki (Bjalistoko)
DEC
Porgasta palaceto de Branicki
Porgasta palaceto de Branicki
Situo de Porgasta palaceto de Branicki
Map
Porgasta palaceto de Branicki
vdr

Historio redakti

Morto de hetmano Jan Klemens Branicki haltigis la konstruadon por kelkaj jaroj. Finlaboroj por pretigi internon estis komencitaj en 1776 kaj finitaj unu jaron poste. Faris tion kortega arkitekto de Izabela Branicka, Jan Sękowski, kiu ankaŭ loĝis en la palaceto. En 1796 la konstruaĵon oni luis al prusa administracio kie oficis ĝia prezidanto. Post morto de Izabela la konstruaĵon kaj tutan palacan konstruaĵaron de Branicki ekposedis caro Aleksandro la 1-a kiu en 1837 transdonis ĝin al virina lernejo - Instituto de Nobelaj Fraŭlinoj. En 1944 dum la 2-a Mondmilito la palaceto estis bruligita kaj rekonstruita en 1950. Tie oni establis muzeon de revolucia movado. Nuntempe en la palaceto troviĝas Oficejo de Edzeca Stato. La porgastan palaceton oni ankaŭ nomas Geedziĝfesta Palaceto kaj Palaceto de Ĉevalejestro. En ĝi ofte okazas akceptoj de gravaj gastoj de urbestro, medalhonorigoj kaj geedziĝaj ceremonioj.