Włodzimierz Cimoszewicz

Włodzimierz CIMOSZEWICZ (naskiĝis la 13-an de septembro 1950 en Varsovio) estas pola politikisto kaj juristo.

Włodzimierz Cimoszewicz
Persona informo
Włodzimierz Cimoszewicz
Naskiĝo 13-an de septembro 1950 (1950-09-13) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Hajnówka vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • Universitato KolumbioQ20033130 vd
Partio Alianco de Demokrata Maldekstrularo vd
Subskribo Włodzimierz Cimoszewicz
Familio
Infanoj Tomasz Cimoszewicz vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto • terkultivistojuristo vd
Laborkampo politikojurointernacia juro vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Marŝalo (Prezidanto) de Pola Sejmo Włodzimierz Cimoszewicz

Biografio redakti

Politika agado redakti

 
Marŝalo (Prezidanto) de Pola Sejmo Włodzimierz Cimoszewicz kaj Prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski, la 18-an de majo 2005

Politikan karieron li komencis kiel aktiva aganto en la Asocio de Junaj Socialistoj (dum la jaroj 1968-1973) kaj de la jaro 1973 li aliĝis al la komunista partio en Pollando (Pola Unuiĝinta Laborista Partio, pole: PZPR) ĝis la fino de tiu fi-partio t.e. la jaro 1990 kiam ĝi estis malfondita. Dum tiu periodo kiam li laboris en universitato - li plenumis la funkcion de la unua sekretario de la komunisma organizaĵo en tiu universitato. De la jaro 1980 li ekfunkciis kiel sekreta kunlaboranto de la Komunisma Sekret-Servo sub la kaŝnomo "Carex".

Vicĉefministro de Pollando, ministro pri justeco kaj ĝenerala prokuroro (1995-1996), ĉefministro (1996-1997), ministro pri eksterlandaj aferoj (2001-2005), Marŝalo (Prezidanto) de Pola Sejmo (en 2005). En la jaroj 1989-2005 parlamentano en Pola Parlamento, ekde 2007 senatano, do li estis senatano dum la 7-a kaj 8-a oficperiodo. Dum la 2015 li rezignis kandidatiĝi al Pola Senato dum la parlamentaj balotoj.

Cimoszewicz estis la pola kandidato al la funkcio ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konsilio en 2009, sed malvenkis. De la 2012 li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Scienca agado redakti

La abituriento de la 19a Liceo en Varsovio kaj diplomito de la Fakultatoj pri Juro kaj Administrado de la Universitato de Varsovio, kiun finis en la jaro 1972. En la jaro 1978 doktoriĝis je la scienca juro. Dum la jaroj 1972-1985 laboras kiel asistanto kaj universitata adjunkto en la Instituto de la Internacia Juro de Universitato de Varsovio. De la jaro 1980 ĝis 1981 stipendiato de la programo Fulbright en la Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko. De la jaro 2006 laboras kiel lekcianto en Universitato en Bjalistoko, kie okupas la postenon kiel Estro de la Centro de Eksterlanda Politiko en la Jura Fakultato.

Familia vivo redakti

Filo de Teresa kaj Marian. Marian Cimoszewicz (la patro de Włodzimierz Cimoszewicz) de oktobro 1939 (do tuj post la ekkomenco de la Dua Mondmilito) li ekestis kunlaboranto de la Sovetia okupanto de Pollando en la regiono de la urbo Wołkowysk apud Grodno kaj Bjalistoko kaj dum la jaroj 1940-1943 li estis oficiro de Ruĝa Armeo ([2]). Post la Dua Mondmilito li estis oficiro de la komunismaj Milit-Inform-Servoj (Wojskowe Służby Informacyjne), kiuj estis pli misfamaj ol la komunisma Sekur-Servo (pole: UB). Kadre de lia agado en la Milit-Inform-Servoj estis la likvidado de la kontraŭuloj de la komunisma reĝimo, ĉefe la anojn de la Pola Enlanda Armeo (pole: AK).

Edzino: Barbara Aponowicz. Filino: Margareta. Filo: Tomaso Cimoszewicz (de la jaro 2015 parlamentano de Pola Sejmo en la partio Civitana Platformo / PO).

Włodzimierz Cimoszewicz kaj Esperanto redakti

 

Włodzimierz Cimoszewicz estis membro de la Honora Komitato dum 94-a UK, la Kongreso de Esperanto organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj kiu okazis en 2009 jaro en Bjalistoko, Pollando. La 17an de oktobro 2012 en Pola Senato dum la inaŭgura fondkunsido de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj la senatano aliĝis al ĝi, tiutage krome okazis la Konferenco pri Esperanto kaj inaŭguro de E-ekspozicio "125 Jaroj de Esperanto" organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kun ĉeesto kaj financa apogo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[3]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Vidu redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti