Jan Alfons WYROWIŃSKI (prononcu: Virovinjski) (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1947 en Brusy) estas pola politikisto, sejmano en la periodoj de Pola Sejmo la 10-a, 1-a, 2-a, 3-a kaj 5-a, de la jaro 2007 senatano en la periodoj de Pola Senato la 7-a kaj 8-a, de la 9-a de novembro 2011 la Vicprezidanto de Pola Senato de la 8-a periodo, ano de la partio Civitana Platformo kaj ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Jan Wyrowiński
Persona informo
Jan Wyrowiński
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1947 (1947-08-27) (76-jaraĝa)
en Brusy
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum 9-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jan Wyrowiński prezidas la 47-an kunsidon de la Senato (2014)
Prezidento de Pollando Andrzej Duda dum la renkontiĝo kun Konvento de Senjoroj de Pola Sejmo kaj Pola Senato interalie meze de la foto estas Jan Wyrowiński kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj de la unua de maldekstre Maria Pańczyk-Pozdziej ankaŭ kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj ĉeestis ankaŭ pola ĉefministro Ewa Kopacz, en Pola Parlamentejo, (2015)

Biografio redakti

De la jaro 1965 ĝis 1971 li estis ano de Pola Studenta Asocio. En la jaro 1971 li finis la Elektran Fakultaton de Teknika Universitato en Gdansko. De la sama jaro li estas scienca laboristo de la Esplor-Disvolva Centro de Aŭtomatiko en Toruno. De la jaro 1980 ano de oficiala sendependa sindikato Solidareco kaj poste agas en ĝi "subtere" (kaŝe) kiel redaktoro de la regiona sendependa gazeto. Dum la militleĝo estis internigita fare de la komunisma reĝimo en la internig-malliberejo en Potulice kaj en Strzebielinek (legu: Stĵebjelinek). Li organizis la lokan Komitaton por la Defendo de Malliberigitoj pro la Alia Politika Vidpunkto kaj en la jaroj 19851990 estis vicprezidanto de tiu Komitato.

En la jaroj 19892001 li estis parlamentano en Pola Sejmo kaj kandidatiĝis kadre de la Civitana Komitato kaj partioj Demokratia Unio kaj Unio de Libereco. En la jaro 2002 dum la balotoj al parlamento lia partio Unio de Libereco ne akiris la 5 % balot-limon. En la jaroj 19911999 li estis prezidanto de Demokratia Unio kaj Unio de Libereco en Toruno. Li estis ankaŭ prezidanto de la konsilantaro de la Fondaĵo "Arkivo" de la pomeria Muzeo de Landa Armeo kaj de la Militservo de Virinoj. De la jaro 2002 ĝis 2005 li estis konstanta eksperto de la parlamenta (sejma) Fiska Komisiono.

En la jaro 2002 estis kandidato en la balotoj por la ofico Urbestro de Toruno akirante duan lokon kun apogo de 48 % da voĉoj - malvenkis kun Michał Zaleski. Dum la balotoj por parlamento en la jaro 2005 denove estis parlamentano de Pola Sejmo el la regiono de Toruno, kandidatiĝis de la Civitana Platformo. La 13-an de januaro 2006 li estas pledanto en la "ombra registaro" de Civitana Platformo kaj li respodecis pri la fisko. Li estis Prezidanto de Civitana Platformo en Toruno. Li estas prezidanto de la Kaŝub-Pomeria Asocio en Toruno kaj en la jaroj 19941998 li estis prezidanto de la ĉefa Estraro de la Asocio en Gdansko. En la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 li ekestis senatano akirante 112 966 da balotvoĉoj. En la balotoj 2011 denove li estas senatano en la unumandata regiono akirante 47 641 da balot-voĉoj. La 9-a de novembro 2011 li estas la Vicprezidanto de Senato de la 8-a periodo. En la jaro 2015 Jan Wyrowiński rezignis starti en la parlamentaj balotoj (do ankaŭ por Pola Senato).

Distingoj redakti

En la jaro 2001 li estis distingita per la insigno Merita por Kulturo, kaj en la jaro 2009 per la medalo de Prezidanto de la Vojevodio de Kujavio-Pomerio „Unitas Durat Cuiaviano-Pomeraniensis” (en la latino) (pro lia merito en la bataloj por libera, solidara kaj demokratia Pollando).

  Per la dekreto de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski la 8-an de decembro 2011 li estis honorigita per la Kruco de Libereco kaj Solidareco kiun oni enmanigis al li la 13-an de decembro 2011.

Esperanto redakti

 

La 9-an de majo 2012 en la Senatejo li distingis japanan Mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi per Medalo de la Senato pro la popularigo de la Pola Kulturo kaj Esperanto en la tuta mondo. La proponon por aljuĝi la Medalon donis senatano Edmund Wittbrodt la Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton. Jan Wyrowiński estas ano kaj kunfondinto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en polaj Sejmo kaj Senato. La 17-an de oktobro 2012 li kunorganizis kun senatano Edmund Wittbrodt la Esperanto-konferencon en Senato okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la saman tagon li oficiale inaŭguris la Esperanto-ekspozicion "125 jaroj de la lingvo Esperanto" kun Wanda Nowicka - la Vicprezidantino de Sejmo kaj kun Maria Pańczyk-Pozdziej - la Vicprezidantino de Senato (ŝia patro estis esperantisto), kun ĉeesto de multaj senatanoj kaj sejmanoj de Pola Parlamento. La E-ekspozicion organizis Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunorganizis kaj sponsoris ĝin Etsuo Miyoshi[2]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([3]).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti