Roman Zaborowski (naskiĝis la 27-an de februaro 1956 en Borzytuchom) estas pola politikisto, municipano, instruisto kaj de la jaro 2007 ĝis 2011 Vojevodo en la Pomeria Vojevodio. Li estas senatano en la 8-a oficperiodo en la Pola Senato kaj membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Roman Zaborowski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1956 (1956-02-27) (68-jaraĝa)
en Borzytuchom
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Koszalin University of Technology vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
senatano de Pola Senato
Dum la 8-a de novembro 2011
Vojevodo de Pomerio
Dum la 29-a de novembro 2007 – la 25-a de decembro 2011
Antaŭulo Piotr Karczewski
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Senatano Roman Zaborowski, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Biografio redakti

Li finis ls studadon en Politekniko en Koszalin (legu: Koŝalin), la landan arkitekturon. De la jaro 1982 li laboris kiel instruisto pri matematiko, sekve kiel direktoro kaj inspektoro de la filio de edukad-kuratorejo en Słupsk (legu: Sŭupsk). De la jaro 1994 ĝis 2002 li estis Vic-Urbestro de Bytów (legu: Bituf). De la jaro 2002 li estis la ano de Konsilantaro de Distrikto Bytowski kaj revenis al la laboro en lernejo kiel instruisto. De la jaro 2006 li estis denove ano de la Distrikta Konsilantaro en Bytów kaj samtempe estis elektita la Distriktestro (Starosto). De la 29-a de novembro 2007 li estis Vojevodo de Pomerio. Rekomendita de Civitana Platformo, dum la parlamentaj balotoj en la jaro 2011 li sukcese eniris kiel senatano la Polan Senaton ricevinte 71.275 da balotvoĉoj. Sekve de tiu fakto li rezignis de la funkcio de Vojevodo de Pomerio. En la jaro 2015 li estis kandidato de Civitana Platformo por Pola Senato en la balot-regiono 63 en Pomerio (t.e. en la jenaj distriktoj: Bytów, Chojnice, Człuchów, Kartuzy kaj Kościerzyna) - kaj bedaŭrinde li ne estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono.

Esperanto redakti

 

En la jaro 2011 li dufoje akceptis en sia kabineto en Gdansko Kazimierz Krzyżak kaj Eduardon Kozyra kaj rezulte li subtenis kiel Vojevodo de Pomerio la proponon de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) distingi la japanan Mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi per la alta ŝtata ordeno pro la popularigado de pola kulturo kaj Esperanto. La 16-an de junio 2011 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri atribuo de la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando, kaj la 30-an de junio en Esperanta PARKO de la MONDO en Malbork la Vojevodo de Pomerio dekoris Etsuo Miyoshi.

De la 17a de oktobro 2012 jaro li estas la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), la saman tagon li partoprenis la E-konferencon en la Pola Senato kaj vizitis la E-ekspozicion okaze dela 125-jara Jubileo de Esperanto[2]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, la Ĉef-ministro de Pola registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Vidu redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti