Zdzisław Peszkowski

Zdzisław Peszkowski (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1918 en Sanok, mortis la 8-an de oktobro 2007 en Varsovio) – katolika presbitero, doktoro pri filozofio, kapelano de Johano Paŭlo la 2-a, skoltmajstro, kapelano de la Federacio de Katinaj Familioj kaj Murditaj Oriente, Ĉefa Kapelano de la Asocio de Pola Skoltismo en Ekzilo, honora patrono de la Taĉmento de APS de la Sanoka Tero.

Honora civitano de la urboj: Grudziądz, Kraków, Warszawa, Sanok, Piotrków Trybunalski, Wrocław, Białystok, Piastów kaj Połczyn Zdrój. Honora Civitano de Opola Vojevodio.

Ricevis honoran doktorecon de la Papa Teologia Fakultato – Bobolanum en Varsovio kaj de Pola Ekzila Universitato en Londono. Dum multaj jaroj estis ligita al la medio de Radio Maryja.

Infanaj kaj junulecaj jaroj redakti

Li devenis de nobela familio kun la blazono Jastrzębiec. En Sanok finis fundamentan lernejon, gimnazion kaj liceon. Ankaŭ ĉi tie komenciĝis lia skoltisma aventuro, kie estis i.a. estro de la 2-a Brigado de Skoltoj. Sian apartenecon al Asocio de Pola Skoltismo vidigis per surbrustigo de Skolta Kruco. Li portis ĝin ankaŭ kiel soldato kaj pastro. Post trapaso de abiturientaj ekzamenoj en 1938 soldatiĝis. Finis Lernejon de Oficiraspirantoj de Kavalerio en Grudziądz.

Sorto dum la 2-a mondmilito redakti

Dum la germana-soveta invado en Pollandon de 1939 li komandis plotonon de la 20-a Regimento de Ulanoj. Post la 17-a de septembro, kiam al agreso kontraŭ Pollando aliĝis Sovetunio, preskaŭ la tuta regimento ektroviĝis en soveta mallibereco. La militkaptitoj estis komence kolektitaj en Pomorzany. Tie okazis evento, kiu probable savis la vivon de Zdzisław Peszkowski de la katina pereigo. En Pomorzany restadis kun sia edzino eminenta pentristo Vlastimil Hofman, kiu montris al polaj militkaptitoj multe da kompato kaj nelacigeble portretis ilin sur negrandaj kartonetoj. La etaj portretoj estis sendotaj al iliaj familioj, kaj unu el portretatoj estis Zdzisław Peszkowski. Helpante al divizia trezoristo dum distribuo de mono inter soldatoj kaj kaŝante ilian grandparton, post malliberiĝo li decidis transdoni ilin al Hofman por ke ili ne trafu al sovetaj regopovoj.

Oktobre 1939 la militkaptitoj estis elveturigitaj al Kozelsk, de kie aprile 1940 komenciĝis ilia plua forveturigo. Neniu supozis, ke la polaj oficiroj estas forveturantaj al la katina arbaro kaj tie murdataj. La 12-an de majo 1940 en la lasta transporto de 250 personoj estis Zdzisław Peszkowski. Tiu ĉi transporto ne iris al Katin, sed tra koncentrejo en Pawliŝĉev-Bor al Grjazovec. La ekstermo de la karcerigitoj estis haltigita de sovetaj regopovoj pro komenco de venka ofensivo de la germana Wehrmacht en Francion la 10-an de majo 1940. Tiamaniere Peszkowski kaj kelkcento da aliaj malliberuloj evitis la sorton de pli ol 20 mil polaj oficiroj murditaj de NKVD, alfrontis la germanan invadon al Sovetunio, kontrakton Sikorski-Majski kaj formiĝon en Sovetunio de la pola armeo sub la gvido de genealo Władysław Anders.

Avancita al grado de leŭtenanto kaj poste kavaleria rotestro Zdzisław Peszkowski komandis kompanion en la 1-a Ulana Regimento en la 2-a Korpuso de Pola Armeo de generalo Władysław Anders. Post forlaso de la nehoma tero milita sorto gvidis lin tra Irako, Irano, Hindio, Egipto, Libano, Sirio, Italio kaj Britio.

Unu el taskoj, al kiu kun la plej granda sindediĉo engaĝis Zdzisław Peszkowski estis klerigo kaj eduko de pola junularo, kiun kun la armeo oni sukcesis elmigrigi el Sovetunio. Estante skoltmajstro li organizis lernejojn, brigadojn kaj skoltajn taĉmentojn en elmigrintaro.

En Irano estis i.a. edukinto de la 13-jara Jerzy Krzysztoń, kiu poste fariĝis eminenta verkisto, ĉefe konata kiel aŭtoro de eksterordinare penetrema kaj poezia studo pri frenezeco en trivoluma romano Obłęd (Frenezo). Sed ankaŭ grandan valoron havas liaj tre pluraj radiaj disaŭdigoj kaj rakontoj el restadperiodo en Sovetunio. Heroo de unu el libroj de Krzysztoń „Krzyż południa” (Kruco de l’ sudo) estas Zdzisław Peszkowski, aperanta tie sub la nomo Jastrzębiec, kiu estas lia genta voko.

Emigraciaj sortoj redakti

Post fino de la dua mondmilito Peszkowski studis en Oksfordo ĉe Pola Ekzila Universitato kaj en Pola Animzorga Seminario en Orchard Lake ĉe Universitato Winconsinx en Detrojto. Akiris tie titlolon de magistro pri teologio kaj sciencan gradon de doktoro pri filozofio.

Post akcepto de pastreca konsekro la 5-an de junio 1954 estis profesoro pri pastoreca teologio kaj literaturo de la pola lingvo en Seminario je la nomo de sanktaj Cirilo kaj Metodo kaj en St. Mary’s College.

Dum sia duonjarcenton daŭranta restado inter elmigrintaro li partoprenis sennombrajn internaciajn kunvenojn kun karaktero teologia, scienca kaj ankaŭ patriot-socia.

En la jaro 1966, kiam poloj en la tuta mondo festis sian grandan jubileon de Jarmilo de Bapto, pastro profesoro d-ro Zdzisław Peszkowski estis elektita prezidanto de Polish American Historical Association.

Zdzisław Peszkowski estis aŭtoro de jenaj libroj: Rememoroj de militkaptito el Kozelsk, Memoro pri Orienta Golgoto, Sankta Patro – vi diris al ni... kaj aŭtoro de kelkcentoj da broŝuroj, disertaĵoj kaj artikoloj pri teologio, historio de Pollando, filozofio, literaturo, naciaj kaj moralaj aferoj.

Post reveno al Pollando redakti

Veturiĝante nelacigeble inter sia patrio, al kiu revenis por ĉiam en 1989, kaj Pola Diasporo dissemita en la tuta mondo, kiel kapelano de Katinaj Familioj kaj Murditaj Oriente, Skoltmajstro kaj Ĉefa Kapelano de Asocio de Pola Skoltismo en Ekzilo, integris maljunajn kaj junajn generaciojn de poloj en la nomo de la valoroj: Dio, Honoro kaj Patrio, kaj ankaŭ en la nomo de Vero kaj Konkordigo de Nacioj. Proklamanto de la vero, memoro kaj justeco pri krimoj faritaj Oriente. Fondinto kaj prezidanto de la Fonduso „Golgoto de Oriento”. Danke’ al lia penado povus ekesti militajn tombejojn en Katin, Ĥarkovo kaj Miednoje, pluraj monumentoj kaj memorlokoj omaĝe al polaj oficiroj en la pola tero kaj ekster la patrio, inter la Pola Elmigrintaro.

Li sukcesis eltiri de rusoj du tre gravajn dokumentojn – senprecedencaj atestaĵoj pri la krimo de genocido. La unua estas noto de ĉefo de NKVD Lavrentij Berija de marto 1940, kiu estas instrukcio por murdigo sen tribunalo kaj sen juĝa demandado de 22 mil militkaptitaj poloj. La dua dokumento estas noto de la ĉefo de KGB de Sovetunio Aleksandr Ŝelepin por Nikita Ĥruŝĉov de la 9-a de marto 1959, kie li atestas, ke oni plenumis murdon kontraŭ polaj oficiroj.

Dum eltombigado de polaj oficiroj en la 90-aj jaroj ĉiun kranion li prenis persone en siajn manplatojn, tuŝis ĝin kaj benis per rozario ricevita kaj konsekrita de la papo Johano Paŭlo la 2-a. Laŭ lia iniciato jaro 1995 estis proklamita Katina Jaro.

Zdzisław Peszkowski estis kunfondinto de Komitato de Bona Nomo de Pollando, kiu devis esti respondo al laŭtigado de krimo en Jedwabne per Jan Tomasz Gross, aŭtoro de la libro Sąsiedzi (Najbaroj).

Januare 2006 pola Sejmo unuvoĉe apogis lian kandidatecon al Paca Nobel-Premio: Patro Prelato Peszkowski dum jaroj gvidis en Pollando kaj en internacia forumo neordinare fruktan agadon por konservi memoron kaj konsciigi al internacia opinio fakton de la katina murdo kiel senprecedencan murdon plenumitan de Sovetunio rilate al internigitaj polaj oficiroj – diras proklamo de la Sejmo.

Februare 2007 dum laŭvica datreveno de la katina murdo Patro Prelato Peszkowski ricevis en la Sejmo Medalon de la Komisiono de Nacia Edukado enmanigitan de la ministro Roman Giertych. La 16-an de oktobro 2007 pro rememorigado de la katina krimo, kiu koncernis ankaŭ polan policanaron, estis postmorte distingita pere de ministro de internaj aferoj kaj administrado Władysław Stasiak de Ora Merit-Medalo por Polico. Dum debato pri Katin, patro Peszkowski multfoje citis titolajn vortojn de la lasta libro de la papo Johano Paŭlo la 2-a Pamięć i tożsamość (Memoro kaj identeco). Ni pardonas, sed ne forgesas – li diris.

Memorigo redakti

Li mortis en hospitalo en Anin (varsovia kvartalo) la 8-an de oktobro 2007. Lia enterigo okazis la 16-an de oktobro 2007. Laŭ la volo de varsovia metropolito episkopo Kazimierz Nycz li ripozis en la kripto de la Panteono de Grandaj Poloj en la Templo de Dia Providenco en Varsovio.

La 14-an de majo 2008 nomon de la pastro Zdzisław Jastrzębiec Peszkowski ricevis Publika Gimnazio en Belsk Duży, en Mazovia Provinco.

La 8-an de oktobro 2008 lian nomon akceptis Baza Lernejo n-ro 4 en Sanok, loko, kie naskiĝis la Pastro.

La 31-an de aŭgusto 2010 en la tereno de Pola Seminario je la nomo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Orchard Lake (usona ŝtato Miĉigano) oni malkovris monumenton memorigantan la pastron prelaton Zdzisław Peszkowski, viktimojn de la katina murdo kaj viktimojn de la katastrofo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk.

Vidu ankaŭ redakti

Subjekta bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti