Władysław Stasiak

Władysław Augustyn Stasiak (naskiĝis la 15-an de marto 1966 en Vroclavo, mortis akcidente la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola ŝtata kaj aŭtonomia oficisto, ministro pri internaj aferoj kaj administrado en la registaro de Jarosław Kaczyński, estinta ĉefo de la Buroo de Nacia Sekureco. En la jaroj 2009–2010 estro de Kancelario de la Prezidento de Pola Respubliko.

Władysław Stasiak
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1966 (1966-03-15)
en Vroclavo
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (44-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Vroclavo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Li finis studojn ĉe Historia Fakultato de Vroclava Universitato kaj Landa Lernejo de Publika Administrado (la unua promocio en 1993).

En la jaroj 1993–2002 laboris en Plej Supera Kontrolĉambro, interalie kiel vicdirektoro de la Departamento de Nacia Defendo kaj Interna Sekureco. De novembro 2002 estis anstataŭanto de prezidanto de Varsovio Lech Kaczyński, respondeca pri ordo kaj publika sekureco, agado de Komunuma Gardantaro kaj popolnombrado, sanprotekto, sporto kaj korpa kulturo.

De novembro 2005 ĝis majo 2006 kiel subsekretario en Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Administrado estis respondeca pri superrigardo al Polico, Landlima Gardantaro kaj Protekt-Oficejo de Registaro. Poste iĝis sekretario, sed la 24-an de aŭgusto 2006 transprenis postenon de ĉefo de la Oficejo de Nacia Sekureco kaj sekretario de la Konsilio de Nacia Sekureco.

De aŭgusto ĝis novembro 2007 kiel ministro pri internaj aferoj kaj administrado laboris en kabineto de Jarosław Kaczyński. Novembre 2007 refoje iĝis ĉefo de Oficejo de Nacia Sekureco (BBN) ĝis mezo de januaro 2009, kiam estis nomumita anstataŭanto de ĉefo de Prezidenta Kancelario, kie julie 2009 iĝis ĝia ĉefo. Kiel ĉefo de Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Administrado kreis interalie programon "Kune pli sekure" por apogi lokajn iniciatojn favore al plifirmigo de sekureco de poloj. Li ofte rememorigis, ke "oni ne povas konstrui efikecan ŝtaton sen minimumo de deco kaj minimumo de honoro".

Li pereis akcidente en Smolensk dum la vojo al celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. La 20-an de aprilo 2010 estis entombigita en Smolenska Segmento sur Militista Tombejo en Powązki en Varsovio.

Distingoj redakti

  • Kavaliro de Nacia Ordeno de Merito (Francio, 2007)
  • Honora Distingilo GROM (Pollando, 2007)
  • Granda Kruco de Merit-Ordeno (Portugalio, 2009)
  • Komandora Kruco de Merit-Ordeno de Hungara Respubliko (Hungario, 2009)

Postmorte:

  • Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta (2010)
  • Titolo de honora civitano de Vroclavo (2010)
  • Titolo de honora civitano de Malsupra Silezio (2010)
  • Distingo "Merita por Varsovio" (2010)

Aprile 2010 per la nomo de Władysław Stasiak oni nomis unu salonon de la Landa Lernejo de Publika Administrado (kiun li finis) kaj junie 2010 apud enirejo al Historia Instituto de Vroclava Universitato oni malkovris dediĉitan al li memortabulon.

Marte 2016 la edzino Barbara Stasiak kaj lia posteulo Mariusz Błaszczak malkovris memortabulon en konferenca salono de la ministrejo en Varsovio, krome la programo "Kune pli sekure", laŭ decido de Ministra Konsilio ricevinta nomon de sia kreinto, estos daŭrigota.

Bibliografio redakti