Karl Doppler
Karl Doppler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Doppler Károly [kAroj] estis aŭstrohungara komponisto, dirigento, flutisto. Lia frato estis Franz Doppler, lia filo estis Árpád Doppler, lia filino estis de:Olga Doppler-Alsen, lia bofilo estis de:Harry Alsen.
Karl Doppler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1825 en Lvivo |
Morto | 10-an de marto 1900 (74-jaraĝa) en Stutgarto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Cislajtio Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Franz Doppler |
Infano | Árpád Doppler |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento flutisto |
Karl Doppler[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1825 en Lemberg, li mortis la 10-an de marto 1900 en Stutgarto.
Biografio
redaktiKarl Doppler ricevis muzikan trejnadon de sia patro, kiu estis armea muzikestro. Ekde 1838 li estis flutisto de reĝa germana teatro de Budao kune kun sia frato. Ambaŭ partoprenis en fondo de la filharmoniaj koncertoj. Inter 1850–1862 li estis flutisto kaj dirigento de Nacia Teatro (Pest), inter 1862-1865 li muzikis en Teatro ĉe Karintia Portalo, inter 1865-1898 li estis dirigento kaj teatrestro en Stutgarto. Li ricevis germanan reĝan premion en 1895. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj komponaĵoj (elekto)
redakti- A gránátos tábor (opero, 1853)
- Salvator Rosa (melodramo kun Ferenc Erkel, Franz Doppler, 1855)
- Honfidal (1857)
- Erzsébet (opero, kun Ferenc Erkel kaj Franz Doppler, 1857)
- Kinizsi tábori tánca (1859)
- Magyar Idylla (por piano, 1859)
- A vitéz kántor (opereto, 1861)
- Alkonyodik, a csillag is feljött már (1864)