Árpád Doppler
Ĉi tiu artikolo temas pri Árpád Doppler. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Doppler (apartigilo).
Árpád Doppler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Doppler Árpád estis hungara-germana komponisto, dirigento-korusestro, instruisto. Lia patro estis Karl Doppler.
Árpád Doppler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Doppler Árpád |
Naskiĝo | 5-an de junio 1857 en Peŝto |
Morto | 13-an de aŭgusto 1927 (70-jaraĝa) en Stutgarto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Karl Doppler |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento pianisto |
Árpád Doppler [1] naskiĝis la 5-an de junio 1857 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de aŭgusto 1927 en Stutgarto.
Biografio
redaktiÁrpád Doppler studis en la reĝa konservatorio de Stutgarto. De 1880 ĝis 1883 li instruis en konservatorio de Novjorko, poste de Stutgarto ĝismorte. Ekde 1889 li estis ankaŭ dirigento-korusestro de Kortuma Operejo de Stutgarto. Li komponis ankaŭ plurajn orkestrajn muzikaĵojn. Lia kompona stilo memorigas al stilo de Edvard Grieg.
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Kaligula (gaja opero, 1891)
- fabelaj operoj
- baletaj muzikaĵoj
- ĉambraj muzikoj
- korusaj kantoj
Fontoj
redakti-
Árpád Doppler (1912)
-
Árpád Doppler