Franz Doppler
Franz Doppler [franc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Doppler Ferenc estis aŭstra-hungara komponisto, dirigento, flutisto, muzikinstruisto. Lia frato estis Karl Doppler.
Franz Doppler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Albert Doppler |
Naskiĝo | la 16-an de oktobro 1821 en Lemberg (Habsburga Imperio, Galicio) |
Morto | la 27-an de julio 1883 en Baden bei Wien (Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Cislajtio |
Familio | |
Frat(in)o | Karl Doppler |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento flutisto |
Franz Doppler [1] Arkivigite je 2016-06-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de oktobro 1821 en Galicio en Lemberg (nuntempa Lviv en Ukrainio), li mortis la 27-an de julio 1883 en Baden bei Wien (Aŭstra Imperio).
Biografio
redaktiFranz Doppler lernis muzikon hejme en Varsovio. Lia unua koncerto okazis en Vieno en 1834. Li translokiĝis al Pest (urbo) en 1838, kie li estis muzikisto de Germana Teatro (Pest) ĝis 1845, poste de Nacia Teatro (Pest). Li studis la hungaran muzikon, kiu forte efikis lin. En 1858 li iris al Vieno, kie en la operejo li estis flutisto, poste dirigento en la baletejo. Ekde 1865 li instruis en la konservatorio. Li faris ankaŭ turneojn en pluraj landoj.
Elektitaj komponaĵoj
redaktiLi skribis sume sep operojn kaj dek kvin baletojn.
- Benyovszky vagy A kamcsatkai számuzött (hungara opero, 1847)
- Ilka és a huszártoborzó (komika hungara opero, 1849; baldaŭ ankaŭ en Vieno)
- Erzsébet (hungara opero kune kun Ferenc Erkel, 1857)
- Judith (germana opero, 1870)
- pluraj muzikaĵoj kun Ferenc Liszt
- diversaj muzikaĵoj por fluto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio