La Batalo de Lvovo (foje nomita Sieĝo de Lvovo) estis batalo de la Dua Mondmilito en 1939 por la kontrolo de la pola urbo Lvovo (nune Lvivo, Ukrainio) inter la Pola Armeo kaj la invadinta germana armeo Wehrmacht kaj poste kun fina interveno de la Ruĝa Armeo. La urbo estis vidita kiel ŝlosilo de la tiel nomita Rumana Kapoponto kaj estis defendita je ajna kosto.

Polaj kaj Germanaj delegitoj diskutas terminojn de kapitulaco.

Komence de septembro la poloj ekorganizis la defendon de la urbo. La 12an la germanoj ekatakis post la konkero de Samborzec (66 km el Lvovo), sed pli malgranda nombro de polaj defendantoj forpuŝis la atakon. La 13an venis germanaj plifortigoj kiuj direktis sin al la urbocentro. La Generalo Kazimierz Sosnkowski iris el Lvovo al Przemyśl kaj ekestris grupon de Polaj unuoj kiuj klopodos rehavi la urbon. La 17an de septembro Sovetunio nuligis iamajn paktojn kun Pollando, kiun ĝi konsideris ne ekzistanta. Sovetoj ekvenis al la ekurbo la 19an kaj la 22an la poloj kapitulacis.