Norvega Esperantista Fervojista Asocio

Norvega Esperanta Fervojista Asocio (NEFA), landa asocio de IFEF

Du norvegaj esperantistoj fervojistaj jam estis menciitaj en 1911 (Fervoja Esperantisto) kaj en 1926 la asesoro (delegito) R. HORRISLAND el Iveland.

Tuj post 1930 grupo da esperantistoj inter la fervojistoj de Oslo Orienta Stacio komencis pli malpli regule kunveni. Aŭtune 1936 fondiĝis Esperanto-klubo por fervojistoj en Oslo kaj ĉirkaŭaĵo. Inter la iniciatantoj estis Magnus CARLSEN kaj Johan SUNDHAGEN.