Germana Esperanta Fervojista Asocio
landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
(Alidirektita el GEFA)
Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), landa asocio de IFEF
La disponebla materialo estas tiom abunda, ke GEFA preferas telegramstilan prezentadon:
1907 Unuaj germanaj fervojistoj esperantistoj konstateblaj.
1908 jam diverslokaj kursoj, ekzemple Oldenburg, Nordhausen.
1910 Grupoj en ekzemple Kattowitz, Leipzig, Dresden - 2-an de oktobro fondiĝo de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) en Elberfeld, prezidanto O. Glade - en "Fervoja Esperantisto" listo kun 20 membroj de Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj (IAEF), inter ili Alfred Petzold kaj Josef Engst (en 1911 sekretario respektive kasisto de IAEF).