Paul Motian

usona muzikisto

Stephen Paul MOTIAN (25-an de marto 1931 en Filadelfio, Pensilvanio – 22-an de novembro 2011[1]) estas usona ĵaza frapinstrumentisto.

Paul Motian
Persona informo
Naskonomo Stephen Paul Motian
Naskiĝo 25-an de marto 1931 (1931-03-25)
en Filadelfio
Morto 22-an de novembro 2011 (2011-11-22) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • jazz drummer • percussionist • bandestro • diskografa artisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Motian alkreskis en Providence, Rod-Insulo. Jam dum sia tempo je la mezgrada lernejo ĝis 1949 li ludis en diversaj lernejaj bandoj. Dum la korea milito li estis soldato de la usona mararmeo. En 1955 li iris al Novjorko. Tie li renkontiĝis kun Bill Evans, je kies unua albumo New Jazz Conceptions li kunlaboris kaj kun kiu li komence (1956/57) ludis en la bando de Tony Scott. Li kunlaboris kun muzikistoj kiel Oscar Pettiford (1957), Lennie Tristano (1958/59), en la ensemblo de Zoot Sims kaj Al Cohn (1959), sed ankaŭ kun George Russell kaj Sonny Rollins, antaŭ ol en 1959 formiĝis la triopo de Bill Evans kun Motian ĉe frapinstrumentaro kaj Scott LaFaro ĉe baso, kiu markis revolucion en la piantriopo-ludo, en kiu la ritmosekcio liberiĝis de la nura akompanado de la soloa instrumento, ĝis pli libera, egalrajta, sonkolore orientiĝinta kunmuzikado, kion ekzemple dokumentas la mitiĝintaj sonregistraĵoj de la 25-a de junio 1961 en la novjorka Village Vanguard (Sunday at the Village Vanguard kaj Waltz for Debby ĉe Riverside). Malpli ol du semajnojn poste LaFaro suferis mortigan akcidenton. Chuck Israels anstataŭis lin, poste en 1964 Gary Peacock.

En la 1960-aj jaro Motian krome prezentis sub bandestroj kiel Coleman Hawkins, Mose Allison, Perry Robinson, Charles Lloyd kaj Pharoah Sanders (kaj strange dum la Woodstock-festivalo kun kantisto Arlo Guthrie). Kun pianisto Paul Bley li ludis unuafoje en 1963 en la triopo kun Gary Peacock kaj li palpe antaŭeniĝis en la liberan ĵazon. Fine de la 1960-aj jaroj li kuniĝis kun Keith Jarrett kaj Charlie Haden komence kiel triopo, poste pligrandigita per Dewey Redman al (la poste t.n. 'usona') Keith Jarrett Quartet, kiu sonregistris ekde 1967 ĝis 1976 pli ol dek albumojn por diversaj diskeldonejoj. Krom tio li kunlaboris je la ĵazopero Escalator over the Hill de Carla Bley kaj en la Liberation Music Orchestra de Haden.

Ekde la fruaj 1970-aj jaroj Motian pli kaj pli ankaŭ aperis kiel bandestro kaj komponisto. Ĉe la munkena diskeldonejo ECM aperis liaj unuaj albumoj Conception Vessel (1972), Tribute (1974) kaj Dance (1977), je kiuj kunlaboris Keith Jarrett, Charlie Haden, Leroy Jenkins, Sam Brown, David Izenzon kaj Carlos Ward.

En 1980 komencis la ĝis nun tre produktipova kunlaboro kun Bill Frisell kaj Joe Lovano, kiuj ambaŭ estas proks. 20 jarojn pli junaj ol li; komence en kvinopo kun plua saksofonisto Billy Drewes resp. Jim Pepper kaj Ed Schuller ĉe baso, poste precipe kiel senbasa triopo, ekz. je It Should've Happened a Long Time Ago (1984), Monk in Motian (1988), Time and Time Again (2007) aŭ denove pliampleksigita per ĝia plej konstanta kunulo Charlie Haden, ekz. ĉe Paul Motian on Broadway Vol.I-III aŭ 1990 omaĝa albumo por Bill Evans kun Marc Johnson ĉe baso. Precipe tamen li ĉiam denove kunmuzikas kun pianistoj: krome unue kun Paul Bley ankaŭ kun Geri Allen, Eric Watson, Marilyn Crispell, Bobo Stenson, Enrico Pieranunzi, Stéphan Oliva kaj en 2010 kun Jason Moran kaj Chris Potter ĉe saksofono, plua senbasa triopo. Potter ludas jam ekde 997 en Trio 2000, kun kiu Motian daŭrigis sian albumaron On Broadway per normkantoj. Regula gasto de ĉi tiu triopo estis Masabumi Kikuchi,kiu ankaŭ estas la pianisto de la triopo Tethered Moon, fondita en 1991 (kun Gary Peacock ĉe baso), kiu orelfrapis per arbitraj interpretaĵoj de la muzikoj de Kurt Weill, Édith Piaf kaj Puccini. Krom tio nomendas la Electric Bebob Band (EBBB) fondita en 1993, kiu per eĉ du elektrogitaristoj, elektrobasisto kaj saksofonoj novinterpretis komponaĵojn de Parker, Monk, Powell kaj Davis.

Diskoj redakti

Kiel bandestro

  • 1972 - Conception Vessel (ECM) kun Keith Jarrett, Sam Brown, Leroy Jenkins, Becky Friend, Charlie Haden
  • 1975 - Tribute (ECM) kun Carlos Ward, Sam Brown, Paul Metzke, Charlie Haden
  • 1977 - Dance (ECM) kun Charles Brackeen, David Izenzon
  • 1979 - Le Voyage (ECM) kun Charles Brackeen, Jean-Francois Jenny-Clark
  • 1982 - Psalm (Soul Note) kun Joe Lovano, Billy Drewes, Bill Frisell, Ed Schuller
  • 1984 - The Story of Maryam (Soul Note) kun Joe Lovano, Jim Pepper, Bill Frisell, Ed Schuller
  • 1984 - It Should've Happened a Long Time Ago (ECM) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 1985 - Jack of Clubs (Soul Note) kun Joe Lovano, Jim Pepper, Bill Frisell, Ed Schuller
  • 1987 - Misterioso (Soul Note) kun Joe Lovano, Jim Pepper, Bill Frisell
  • 1988 - Monk in Motian (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell + Geri Allen, Dewey Redman
  • 1988 - On Broadway Vol.I (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell, Charlie Haden kun
  • 1989 - One Time Out (Soul Note) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 1990 - Bill Evans (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell, Marc Johnson
  • 1992 - Paul Motian in Tokio (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 1992 - On Broadway Vol.II (JMT) kun Joe Lovano, Lee Konitz, Bill Frisell, Charlie Haden
  • 1993 - Trioism (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell + Dewey Redman
  • 1997 - Sound of Love (Winter & Winter) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 2004 - Garden of Eden (ECM) kun Chris Cheek, Tony Malaby, Ben Monder, Steve Cardenas, Jakob Bro, Jerome Harris
  • 2003 - On Broadway Vol.III (JMT) kun Joe Lovano, Bill Frisell, Charlie Haden
  • 2005 - I Have the Room Above Her (ECM) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 2007 - Time and Time Again (ECM) kun Joe Lovano, Bill Frisell
  • 2010 - Lost in a Dream (ECM) kun Jason Moran, Chris Potter
  • 2011 - The Windmills of Your Mind (Winter & Winter) kun Bill Frisell, Thomas Morgan, Petra Haden (kantado)

kun la Electric Bebop Band (EBBB)

  • 1993 - Paul Motian and the Electric Bebop Band (JMT) kun Joshua Redman, Kurt Rosenwinkel, Brad Schoeppach, Stomu Takeichi
  • 1994 - Reincarnation of a Lovebird (JMT) kun Chris Cheek, Chris Potter, Kurt Rosenwinkel, Wolfgang Muthspiel, Steve Swallow, Don Alias
  • 1997 - Flight of the Blue Jay (Winter & Winter) kun Chris Cheek, Chris Potter, Kurt Rosenwinkel, Brad Schoeppach, Steve Swallow
  • 1999 - Plays Monk and Powell (Winter & Winter) kun Chris Cheek, Chris Potter, Kurt Rosenwinkel, Steve Cardenas, Steve Swallow
  • 2001 - Europe (Winter & Winter) kun Chris Cheek, Pietro Tonolo, Ben Monder, Steve Cardenas, Anders Christensen
  • 2002 - Holiday for Strings (Winter & Winter) kun Chris Cheek, Pietro Tonolo, Ben Monder, Steve Cardenas, Anders Christensen
  • 2004 - With Joshua Redman (Winter & Winter) kun Joshua Redman, Kurt Rosenwinkel, Brad Schoeppach, Stomu Takeishi

kun Trio 2000 + One/+ Two

  • 1998 - Trio 2000 + One (Winter & Winter) kun Chris Potter, Larry Grenadier + Masabumi Kikuchi, Steve Swallow
  • 2006 - On Broadway Vol.IV or The Paradox of Continuity (Winter & Winter) kun Chris Potter, Larry Grenadier + Masabumi Kikuchi, Rebecca Martin
  • 2006 - Live at the Village Vanguard Vol.I (Winter & Winter) kun Chris Potter, Larry Grenadier + Masabumi Kikuchi, Greg Osby
  • 2008 - Live at the Village Vanguard Vol.II (Winter & Winter) kun Chris Potter, Larry Grenadier + Masabumi Kikuchi, Greg Osby, Mat Maneri
  • 2009 - On Broadway Vol.V (Winter & Winter) kun Loren Stillman, Thomas Morgan + Masabumi Kikuchi, Michaël Attias
  • 2010 - Live at the Village Vanguard Vol.III (Winter & Winter) kun Chris Potter, Larry Grenadier + Masabumi Kikuchi, Mat Maneri

kunlabore kun

Geri Allen, Charlie Haden

  • 1988 - Etudes (Soul Note)
  • 1989 - In the Year of the Dragon (JMT)
  • 1989 - Segments (DIW)
  • 1991 - Live at the Village Vanguard (DIW)

Keith Jarrett, Gary Peacock

  • 1994 - At the Dear Head Inn (ECM)

kiel Tethered Moon kun Masabumi Kikuchi, Gary Peacock

  • 1995 - Play Kurt Weill (JMT)
  • 1997 - First Meeting (Winter & Winter)
  • 1999 - Chansons d’Édith Piaf (Winter & Winter)
  • 2004 - Experiencing Tosca (Winter & Winter)

kun Marilyn Crispell, Gary Peacock

  • 1997 - Nothing Ever Was, Anyway. Music of Annette Peacock (ECM)
  • 2001 - Amaryllis (ECM)

kun Lee Konitz, Steve Swallow

  • 1999 - Three Guys (Enja)

kun Paul Bley, Gary Peacock

  • 1999 - Not Two, Not One (ECM)

kun Stéphan Oliva, Bruno Chevillon

  • 2000 - Fantasm (BMG)
  • 2001 - Intérieur Nuit (Night Bird Music)

kun Bill Frisell, Ron Carter

  • 2006 - Bill Frisell, Ron Carter, Paul Motian (Nonesuch)

Referencoj redakti

  1. Paul Motian Dies at 80 Arkivigite je 2011-11-25 per la retarkivo Wayback Machine. JazzTimes. 22-an de novembro 2011.

Konsultlibraj notoj redakti

  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: Jazz Rough Guide. Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  • Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stutgarto 2003; ISBN 3-15-010528-5
  • Martin Kunzler Jazz-Lexikon Bd. 1. Reinbek 2002; ISBN 3-499-16512-0

Eksteraj ligiloj redakti