Gary Peacock (naskiĝis la 12-an de majo 1935 en Burley, Idaho) estas usona basinstrumentisto de ĵazo.

Gary Peacock
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1935 (1935-05-12)
en Burley
Morto 4-an de septembro 2020 (2020-09-04) (85-jaraĝa)
en Olivebridge
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Annette Peacock
Okupo
Okupo komponistopedagogo • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
vdr

Verkado redakti

Peacock estis origine pianisto kaj ludis en bando de la Pianist usona terarmeo en Germanujo. En 1956 li transiris al kontrabaso kaj verkis ankoraŭ en Germanujo kun Hans Koller, Albert Mangelsdorff, Attila Zoller, Tony Scott kaj Bud Shank. En 1958 li iris al Los-Anĝeleso, kie li prezentis i.a. kun Barney Kessel, Don Ellis, Terry Gibbs, Shorty Rogers kaj Paul Bley. En 1960 li geedziĝis kun Annette Peacock. En 1962 li transoĝiĝis al Novjorko, kie li muzikis kun Bill Evans, kun la triopo de Paul Bley, kun Jimmy Giuffre, Roland Kirk kaj George Russell. En 1964 li komencis kunverki kun Albert Ayler; krom tio li ankaŭ prezentis kun Roswell Rudd kaj Steve Lacy.

Ekde 1969 ĝis 1972 li vivis en Japanujo, post tio li studis biologion ĉe la Universitato de Vaŝingtonio. Inter 1976 kaj 1983 li instruis muzikteorion ĉe artlernejo en Seattle. Ekde 1983 li apartenas kun Jack DeJohnette al la triopo Standards Trio de Keith Jarrett.

Diskoj redakti

  • Tales of Another (ECM, 1977) kun Keith Jarrett, Jack DeJohnette
  • Paul Bley with Gary Peacock (ECM, 1963) kun Paul Motian, Billy Elgart
  • December Poems (ECM; 1978) kun Jan Garbarek
  • Shift in the Wind (ECM; 1980) kun Art Lande, Eliot Zigmund
 Portalo pri Muziko
  • Voice from the Past/Paradigm (ECM, 1981) kun Tomasz Stanko, Jan Garbarek, Jack DeJohnette
  • Guamba (ECM, 1987) kun Palle Mikkelborg, Jan Garbarek, Peter Erskine
  • Oracle (ECM, 1993), A Closer View (ECM, 1998) kun Ralph Towner