La vorto buteo laŭ PIV havas plurajn signifojn.

  • en la lingvaĵo de tekniko ĝi estas peco aŭ organo, kiu malhelpas aŭ limigas movon de alia peco laŭ iu direkto,
  • en la lingvaĵo de mekaniko ĝi estas parto de akso, kiu malhelpas aŭ limigas laŭaksan movon (ofta formo estas globhava buteo, do globhava ringo, kiu rezistas laŭaksan forton)
  • en la lingvaĵo de biologio pri genro da rabobirdoj, el la familio de akcipitredoj, simila al aglo sed malpli granda: pri tio vidu la apartan artikolon buteo (genro).