Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/11

Merlo
Merlo

Merlo (Turdus merula) estas specio de turdo, kies ino estas brun-nigra, dum la virbesto estas nigra kun tre flava beko kaj bele kantas aŭ fajfas (PIV).

Ĝi vivas en Eŭropo, kie subspecio Turdus merula aterrimus vivas inter Kimrio kaj Kaŭkazo, subspecio Turdus merula mauritanicus vivas en nordokcidenta Afriko. Kelkaj subspecioj estas troveblaj ankaŭ en Azio, Azoroj, Kanarioj kaj Madejro. Krome ĝi estis enmetita en Aŭstralio kaj Novzelando. Estas diversaj subspecioj de merloj en ties ampleksa areo teritoria, inter ili kelkaj subspecioj de Azio estas konsiderataj de kelkaj fakuloj kiel veraj plenrajtaj specioj. Laŭ la latitudo, la merloj povas esti loĝantaj birdojmigrantaj, ĉu parte ĉu entute, ĉar merloj parte forflugas vintre al varmaj regionoj, kaj en la lastaj jaroj multaj travintras en urboj.

La birdo longas 22-29 cm kaj pezas 75-135 g. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La masklo de la subspecio tipa kaj nomiga, plej disvastigata en Eŭropo, estas tute nigra, kun tre flava beko kaj ĉirkaŭokula cirklo ankaŭ flava; krome li havas ampleksan repertorion de kantoj, dum inoj kaj junuloj estas malhelbrunaj kaj pli silentemaj.

Ĝia voĉo ĉe logado similas al „dukdukduk“ aŭ „sriii“, ĉe alarmo ege diferenca „tikstikstiks“, kanto similas al fluto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Isaac Newton - Samarkando - Nizo