Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/21

Ripozanta masklo observanta sian venontan ripozejon
Ripozanta masklo observanta sian venontan ripozejon

La Verda kardelo (Carduelis spinus) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas tre komuna en Eŭropo kaj Azio. Ĝi troviĝas en arbaraj areoj, kaj de koniferoj kaj de miksaj arbaroj kie ili manĝas semojn ĉiatipajn, ĉefe de alnoj kaj koniferoj.

Ili povas esti distingataj el aliaj similaj fringoj laŭ la koloro de la plumaro. La supraj partoj estas grizecverdaj kaj la subaj partoj grizecstriecaj inter blankecaj kaj helverdecaj. Ties flugiloj estas nigrecaj kun videbla flava flugilstrio, kaj la vosto estas nigra kun flavaj bazoflankoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas ĉefe flavecajn vizaĝon kaj bruston, kun senmarka nigreca krono. La ino kaj junuloj havas grizecverdan kapon kaj ne kronon. Ĝi estas fidema, socia kaj aktiva birdo. La kanto de tiu birdo estas agrabla mikso de pepado kaj trilado. Pro tiaj tialoj ĝi estas ofte bredata en kaptiveco.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Nova sinagogo de Majenco - Norda sulo - Ordeno de germanaj kavaliroj