Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/13

La Esperanto-movado en Vigo elstaris inter la urboj de Galegio. La loka esperanto-grupo daŭris pli ol iu ajn alia de Galegio kaj ĝin konsistigis entuziasmaj kaj ideoplenaj homoj. En Vigo okazis du hispanaj kongresoj en 1972 kaj 1986 kaj ĝi havas esperanto-straton en sufiĉe centra parto, inaŭguritan okaze de la Tago de Zamenhof en 1987. Elstaris en la historio de ĝia esperanto-movado Julio Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la loka grupo Paco kaj Amo. Tiu grupo tenis longdaŭrajn rilatojn kun la samideanaro el Porto de Portugalio.

Nuntempe la grupo Paco kaj Amo ne plu ekzistas, kvankam la lokaj esperantistoj plu tenas la kontakton kaj kunvenas relative ofte. En la urbo okazadas plurnivelaj kursoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Romuva (kulto) - Merlo - Isaac Newton