Pasero

(Alidirektita el Paseroj)

Pasero estas genro de birdoj el la ordo de paseroformaj kaj la subordo de kantobirdoj. Tiuj paseroj estas diketaj plumpe brunaj aŭ grizecaj birdoj ofte kun nigraj, flavaj aŭ blankaj markoj. Tipe 10–20 cm longaj, ili havas mallongajn vostojn kaj fortikajn konusformajn bekojn. Ili estas gregemaj kaj formas gravajn arojn, kaj kelkaj, kvankam ne la konata Dompasero, havas agrablajn kantojn.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pasero
Bildo de vir-Dompasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Brisson 1760
Genro: Pasero Passer
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La diversaj specioj de la genro hejmas en Eŭropo, en varma klimato de Afriko kaj en suda Eŭrazio. Plejparto de la genranoj troviĝas nature en malfermaj habitatoj de varmaj klimatoj de Afriko kaj suda Eŭrazio. Kelkaj specioj adaptis al la vivo kun homoj, kaj tio permesis la Dompaseron ĉefe, en proksima asociado kun homoj, etendi sian eŭrazian teritorion ege for de kio estis probable ties originan hejmo en Mezoriento.[2] Krom tiu natura koloniado, la Dompasero estis enmetita en multaj partoj de la mondo for de sia natura teritorio, inklude regionojn de Ameriko, subsahara Afriko, kaj Aŭstralio. La Kampopasero estis enmetita en pli malgranda skalo, kun populacioj en Aŭstralio kaj loke en Misurio kaj Ilinojso en Usono.[2]

La paseroj de la genro Passer konstruas fuŝan neston, kiu, depende de la specio kaj de la nestoloka disponeblo, povus esti en arbusto aŭ arbo, natura truo en arbo, en konstruaĵo aŭ sub tegmento, aŭ ĉe nesto de specioj kiaj la Blanka cikonio. La ovaro de ĝis 8 ovoj estas kovata de ambaŭ gepatroj tipe dum 12–14 tagoj, kun pliaj 14–24 tagoj antaŭ elnestiĝo.[3]

La paseroj de la genro Passer estas ĉefe surgrunde semomanĝantaj, kvankam ili konsumas ankaŭ malgrandajn insektojn ĉefe dum reproduktado. Kelkaj specioj, kiaj la Dompasero kaj la Grizkapa pasero manĝas rubaĵojn ĉe urboj, kaj estas preskaŭ ĉiomanĝantaj.[4]

Listo de specioj redakti

Temas pri la specioj agnoskataj de la Handbook of the Birds of the World,[5] escepte ĉe la Abdalkuria pasero, kies disiĝo el la Sokotra pasero estis agnoskata de BirdLife International en 2010.[6] Krom tiuj vivantaj specioj, oni konas kelkajn dubindajn fosiliojn tiom fruajn kiom ĝis la Komenca Mioceno,[7] kaj Meza Plejstoceno de la fosilia specio Passer predomesticus.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri pasero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[8]:

  •  
     Celis paseron, trafis anseron. 
  •  
     Fordoni anseron, por ricevi paseron. 
  •  
     Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Clement, Harris & Davis 1993, p. 442
  2. 2,0 2,1 Summers-Smith, J. D.. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, p. 11–29. ISBN 83-01-08460-X.
  3. Groschupf, Kathleen. (2001) The Sibley Guide to Bird Life and Behaviour. London: Christopher Helm, p. 562–564. ISBN 0-7136-6250-6.
  4. Summers-Smith 1988, paĝoj 253–255
  5. Summers-Smith, J. Denis. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7.
  6. BirdLife International (2010) Species factsheet: Passer hemileucus. Alirita 24 June 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-26. Alirita 2022-01-04.
  7. Mlíkovský 2002, p. 247
  8. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-16.

Cititaj verkoj redakti

  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
  • Mlíkovský, Jiří. (2002) Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press. ISBN 80-901105-3-8.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows: a study of the genus Passer', ilustrata de Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.

Eksteraj ligiloj redakti