Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigraverta pasero
Saxaul Sparrow.jpg

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: Nigraverta pasero Passer ammodendri
Gould 1872
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Nigraverta paseroSaksaula pasero (Passer ammodendri) estas paseroforma birdo de la familio de paseredoj kaj tipa genro de Paseroj. Ĝi loĝas en orienta Rusio, Turkmenio, Mongolio kaj Ĉinio. Ĝi troviĝas je la Ruĝa Listo de IUCN.

Ĝi estas granda pasero 14 – 16 cm longa kaj ĉefe sablokolora birdo, kun distinga bildo de kapostrioj. Oni agnoskis tri subspeciojn, diference ĉefe pro la supra nuanco de la plumaro kaj la kapostrieco de la ino. La subspecio ammodendri loĝas okcidente de la teritorio, dum stoliczkae kaj nigricans loĝas oriente. Tiu distribuado okazigas ses disajn areojn tra Centra Azio, kie ĝi estas birdo de dezerto, kun favoraj areoj de arbustaro kiaj la saksaulo, de kio venas la nomo, ĉe riveroj kaj oazoj. Ĝi ne estas akre minacata de homa aktiveco, sed ĝi ne estas komuna kaj perdis partojn de sia teritorio pro habitatodetruo kaŭzata de agrikulturo.

Oni scias malmulte pri la kutimaro de tiu specio. Ili manĝas ĉefe semojn, kaj manĝas ankaŭ insektojn dum la reprodukta sezono. Dum reproduktado ĝi ne estas socia, sed ĝi vagadas kaj formas arojn for de la reprodukta sezono. Nestoj estas rondoformaj amasetoj de planta materialo konstruitaj en truoj, kutime en bordoj. La ino faras du ovodemetadojn de po 5 aŭ 6 ovoj kutime ĉiusezone. Maskloj kaj ino konstruas la neston kaj zorgas la ovojn kaj idojn kune.

Enhavo

AspektoRedakti

La Saksaula pasero estas unu el la plej grandaj paseroj 14 – 16 cm longa kaj 25 -27 g peza. Enverguro varias el 7.1 al 8.1 cm, kun maskloj ĝenerale pli grandaj.[1] La vosto estas mallonga, 6.3 – 6.95 cm. La kruroj de la Nigraverta pasero estas palaj aŭ rozbrunecaj, kun tarso 1.95 cm longa. La beko estas 1.0 – 1.3 cm longa, palgriza ĉe junuloj, palflavecaj kun nigra pinto ĉe la reprodukta ino kaj nigra ĉe la reprodukta masklo.[1] Kiel ĉiuj aliaj paseroj, ili flugas rapide kaj ofte alte.[2][3]

La Saksaula pasero estas distinga, ĉefe ĉe la kapaj markoj, kaj ne konfuzeblas kun iu ajn alia birdo.[1] La Saksaula pasero havas sablokoloran aspekton, kun plumaro varia inter kaj eĉ ene de subspecioj, kun gamo el sablokolore griza al varme sablobruna.[4][5] Birdoj de la nomiga subspecio ammodendri estas sablogrizaj, dum birdoj nigricans estas similaj sed pli malhelaj, kaj la birdoj stoliczkae estas varme brunaj aŭ ruĝecaj.[1] Birdoj de la subspecio stoliczkae kaj tiuj el sudokcidento de la teritorio de ammodendri diferencas ankaŭ el la kutima ammodendri pro manko de strieco en pugo kaj supra vosto.[4] Birdoj de Mongolio havas pli grandan kaj fortan bekon kaj larĝajn bluecajn striojn en brusto.[5][6]

La masklo de la Saksaula pasero havas fortajn markojn, kun nigra strizono el la frunto laŭlonge de la kapopinto kaj alia tra okulo el la beko al la okulo larĝa kaj malantaŭokule mallarĝa. Li havas nigrajn plumojn kiel "antaŭtuko" en gorĝareo kaj supra brusto, sed multe malpli ol la Dompasero kaj iom simile al la Montopasero.[1] Kompare kun aliaj paseroj tiu estas tre fajna en gorĝo kaj larĝa en brusto.[4] Tiuj kvar nigraj strioj (frunte, ambaŭflanke kaj sube) ĉirkaŭ la ankaŭ nigra beko videblas defrunte kiel tre nigra kruco; de tie devenas la nomo de Nigraverta pasero. La masklo havas brilajn ruĝecbrunajn makulojn flanke de la krono kaj al la nuko borditajn sube de la mallarĝa postokula strio kiu eĉ kurviĝas kiel tenilo de okulvitroj.[5] Inter la ruĝecbruna makulo kaj la du nigraj strioj vertikala kaj horizontala estas hela ĉebeka makulo. La tutaj vangoj estas palgrizaj al hele sablokoloraj, kaj la subaj partoj estas blankaj, nuance al sablogrizaj flanke. Ties dorso estas griza aŭ tre bruna, strieca varie je nigro. Ties ŝultroj estas pli hele strieca je nigraj strietoj,[1] kaj subŝultre videblas du blankaj flugilstrioj. La mallarĝa vosto estas bruna, kun bordoj kaj pintoj de plumoj pli palaj. La mezaj vostokovriloj estas nigraj kun blankaj pintoj, dum ties aliaj flugilplumoj estas varie malhelbrunaj, cinamaj aŭ nigraj kun sablokoloraj aŭ blankecaj pintoj kaj grizaj bordoj.[1] La nereprodukta masklo diferencas en iome pli pala plumaro.[7]

La ino estas simila iel al masklo, sed pli pala kaj senkolora. Ŝi estas sablogriza aŭ bruna, kun nigra bildo kiel tiu de la masklo, kaj blankaj al blankecaj subaj partoj. La kapo de la inoj de la subspecioj ammodendri kaj nigricans estas malhelgrizaj kun pli malhelaj makuloj en frunto, malantaŭokule kaj ĉe gorĝo.[1] La ino de la subspecio stoliczkae estas sablobrunaj kun blanka gorĝo, videbla pala superokula strio, pli helaj vangoj kaj pli malhela frunto.[1] Junuloj esta similaj al ino, diference pro manko de malhelaj nuancoj ei gorĝo kaj krono.[1] Ĉe plenkreskuloj plumoŝanĝado komencas en julio kaj finas fine de aŭgusto aŭ komence de septembro. La postjuna plumoŝanĝado estas kompleta, kaj okazas varie el junio al aŭgusto.[8]

La voĉo de la Saksaula pasero ne estas bone konata.[8] En sia verko de 1903 Die Vögel der paläarktischen Fauna [La Birdoj de la Palearkta Faŭno], Ernst Hartert priskribis ties alvokon kiel "pasereca".[9] Rusia naturalisto V. N. Ŝnitnikov priskribis la kanton kiel "ne laŭta, sed agrable melodia kun tre diversaj entonadoj" en sia verko de 1949 Птицы Семиречье [Birdoj de Semireĉje],[8] kaj aliaj aŭtoroj priskribis ties voĉon kiel "melodia ĉirpado kaj akra fajfo".[1][10]

TaksonomioRedakti

 
Ilustraĵo de paro fare de H. C. Richter en la verko de John Gould Birds of Asia

La Saksaula pasero estis unuafoje priskribata de la ornitologo John Gould en sia verko de 1872 Birds of Asia [Birdoj de Azio] el specimeno kolektita ĉe Kizilorda, nune en suda Kazaĥio, de Nikolai Severtzov.[1][7][11] Severtzov estis planinta priskribi la specion kiel Passer ammodendri dum kelkaj jaroj kaj eĉ distribuis specimenojn inter muzeoj. Unu falis en manoj de Gould, kiu skizis rapide priskribon de tiu specio presota. Severtzov poste priskribis la specion en Ibis, sed la priskribo de Gould ĝuis prioritaton super tiu de Severtzov.[7] La scienca nomo de la Nigraverta pasero aludas al ties dezerta habitato, kio venas el la nomo de Ammodendron aŭ sablakacio, kiu siavice devenas el la antikva greka άμμος ("sablo") kaj δένδρον ("arbo").[12] La Saksaula pasero estes kutime klasita en la genro Passer kun la Dompasero kaj ĉirkaŭ 20 aliaj specioj,[13] kvankam oni kreis genron Ammopasser por tiu specio fare de Nikolai Zarudni en 1890.[14]

Ene de la genro Passer, ties rilatoj ne estas klaraj, kvankam pro ties nigra gorĝoplumaro ĝi estis kutime konsiderata parto de la grupo de "palaearktaj nigraantaŭtukaj paseroj" rilata al la Dompasero. J. Denis Summers-Smith sugestis ke ĝi evoluis antaŭ ĉirkaŭ 25,000 al 15,000 jaroj, dum la lasta glaciepoko. Dum tiu tempo, paseroj estis izolataj en senglacia populacia rifuĝejo, kia ia stepa regiono de Centra Azio, kie Summers-Smith sugestis, ke la Saksaula pasero evoluis.[15] Genetika kaj fosilia evidentoj sugestas multe pli fruan originon por la specioj de Passer, eble en la Mioceno kaj Plioceno, kiel sugestis Luis Allende kaj kolegoj en sia filogenetika analizo de 2002 laŭ DNA. Tiu analizo sugestis ankaŭ ke la Saksaula pasero povus esti frua ido descenda aŭ baza specio en sia genro, parenco de iaj afrikaj paseroj kiaj la Grizkapa pasero. Se la Saksaula pasero estas rilata al tiuj specioj, aŭ la Saksaula pasero iam loĝis en la dezertoj de Afriko kaj Arabio, aŭ ĉiu el la grupoj de Passer estas de afrika origino.[16]

 
Reprodukta masklo de la subspecio stoliczkae

Tra ties distribuado en Centra Azio, la Saksaula pasero loĝas en ses disaj areoj, kaj estas dividitaj je almenaŭ tri subspecioj.[1] Tri el tiuj loĝareoj estas loĝataj de la nomiga subspecio Passer ammodendri ammodendri, el kiuj unu estas la baseno de la rivero Sir Darja de Kazaĥio kaj Uzbekio, kaj alia sude de la Lago Balkaŝo kaj norde de Almato, sed estas komuna nur en la valo de la Rivero Ili. Tria, foje separata kiel subspecio korejewi, reproduktiĝas sporade en partoj de centra Turkmenio, Irano, kaj eble en Afganio, migrante suden dum vintro.[1][17][18] La subspecio stoliczkae ricevis nomon laŭ Ferdinand Stoliczka en 1874 fare de Allan Octavian Hume, el specimenoj kiujn Stoliczka kolektis en Jarkando.[19] Ĝi estas separata el la aliaj du subspecioj de la montoj Tianŝan. Ĝi troviĝas tra larĝa zono de Ĉinio el Kaŝgaro orienten al okcidento de Interna Mongolio tra areoj ĉe la Dezerto Taklamakano, sed probable ne en la neloĝata propra dezerto, kaj tra oriento de Ŝinĝjango, norda Gansuo, kaj bordoj de suda Mongolio.[1][6][14] Ĝi havas disan populacion, foje separatan kiel timidus, en pleja okcidento de la Dezerto Gobi separata el la aliaj birdoj stoliczkae de la montoj Gurvan Saiĥan Uul.[1][6] La subspecio nigricans, priskribita de L. S. Stepanjan en 1961, troviĝas en norda valo de la rivero Manas de Ŝinĝjango.[6][20]

HabitatoRedakti

La Saksaula pasero troviĝas en malproksimaj partoj de Centra Azio, kie distribuado okazas en ses disaj areoj, kvankam tio ne estas tute certa pro malabundo de informo.[21] Ĝi troviĝas en dezertoj, ĉefe ĉe riveroj kaj oazoj. Ĝi troviĝas kutime ĉe arbustoj kiaj saksaulo (kelkaj specioj de Haloxylon), poplo (Populus), aŭ tamariko (Tamarix). Foje ĝi loĝas ĉe setlejoj, ĉefe dum vintro.[1][21] En kultivejaj areoj kaj urboj ĝi estas anstataŭata de la Kampopasero, en pli humidaj riveretoj de la Hispana pasero, kaj en malferma kamparo de la Dompasero.[21] Oni supozas ke ĝi ne estas minacata, ĉar estas konstatita kiel surloke komuna tra ampleksa teritorio, kaj ĝi estas klasita kiel Malplej Zorgiga en la Ruĝa Listo de IUCN.[22] Tamen ŝajne perdis grandajn partojn de sia teritorio pro intensivo de agrikulturo kaj dezertiĝo kaŭzata de troa paŝtado.[1][5][23][24]

KutimaroRedakti

 
Kvar ovoj kolektitaj de Nikolai Zarudni en Transkaspio

La kutimaro de la Saksaula pasero ne estas bone konata, pro ties malproksima teritorio. Ĝi estas timida en multaj areoj, kaj pasas multan tempon kaŝite inter foliaro,[25] sed ĝi estis konstatita kiel fidema en Mongolio.[5] For de la reprodukta sezono, ĝi estas socia, kaj povas formi arojn de ĝis 50 birdoj, foje asociaj kun la Kampopasero, la Hispana pasero aŭ la Dompasero. En kelkaj regionoj, ĝi faras malgrandajn lokajn migradetojn. Printempe la Saksaula pasero formas parojn ene de sia aro, antaŭ disiĝi en aprilo.[25] Ili manĝas ĉefe semojn, ĉefe de la nomiga saksaulo, kaj ankaŭ insektojn kiaj kurkulionoj, akridoj kaj raŭpoj.[8] En studo de insektoj manĝataj de la idoj ĉe la valo de Rivero Ili, oni trovis ke skaraboj hegemonias, kaj kurkulionoj kaj Kokcinelo estas 60 kaj 30 % de la resto de la dieto de idoj, respektive.[8] La Saksaula pasero regule flugas por trovi akvon, foje al longaj distancoj.[25] Pro ties habitato kaj malabundo, ĝi ne estas plago por agrikulturo.[8]

Dum la mallonga reprodukta sezono en aprilo kaj junio, la Saksaula pasero estas malpli socia ol aliaj paseroj. Tio pro ties seka habitato kaj ties elektoj de nestolokoj, en truoj, kaj en terbordoj kaj en arboj.[25] Kutime ĉe paseroj, ĝi ne estis konstatita kun nestoj en branĉoj, kvankam tio povus simple reprezenti mankon de publikita informo.[26] Nestoj estas ofte konstruitaj en arbokavaĵoj, kie foje ili kuniĝas.[25] Alia komuna nestoloko estas terbordoj kaj rokaj deklivoj, kaj oni konstatis nestojn en nestoj de rabobirdo, abandonitaj konstruaĵoj, kaj elektraj fostoj.[25][27][28] Nestoj povas esti tre proksime de la grundo, ĉefe kiam ili estas konstruitaj en arboj. La nestoj de la Saksaula pasero estas toskaj kupolformaj konstruaĵoj, kun flanka aŭ pinta enirejo. Ili estas konstruitaj el herbo, radikoj, kaj alia planta materialo, kaj estas kovrataj de plumoj, haro de kamelo kaj haŭtaĵo.[25][27] Tipa ovodemetado estas de 5 al 6 ovoj kaj kutime okazas du ovodemetadoj jare.[8] Ovoj estas de larĝa kaj iom pinteca ovala formo kaj brila grundoblanka koloro iom nuanca de ruĝecgriza aŭ flavecbruna.[10][27][29] En kelkaj ovaroj, unu ovo estas rimarkinde pli pala ol la aliaj. Kvar ovoj kolektitaj de Zarudni el Transkaspio havis averaĝan grandon de 1.9 × 1.4 cm.[27] Inoj faras la ĉefan parton en ovokovado, kaj maskloj povas ofte esti vidataj gardantaj la nestojn dum la kovado. Maskloj kaj inoj kunhavas la idomanĝigadon, kion ili faras ĉiun 4an al 12an minuton.[5][8] Post elnestiĝo junuloj restas proksime ĝis post la plumoŝanĝado, antaŭ la eliro al la vintrularoj, sekve poste de la plenkreskuloj.[25]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 Clement, Harris & Davis 1993, p. 442–443
  2. Dresser 1902, p. 292–293
  3. Clement, Harris & Davis 1993, p. 4
  4. 4,0 4,1 4,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 245-246
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 (1991) “Saxaul Sparrow in Mongolia”, Dutch Birding 12 (1). 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Summers-Smith 1988, paĝoj 249-250
  7. 7,0 7,1 7,2 Sharpe 1888, paĝoj 337–339
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 Summers-Smith 1988, p. 252
  9. Hartert 1903, paĝoj 158–159
  10. 10,0 10,1 Flint et al. 1984, paĝoj 295–296
  11. (1956) “Systematic notes on Palearctic birds. No. 24, Ploceidae, the genera Passer, Petronia, and Montifringilla”, American Museum Novitates (1814). 
  12. Jobling 1991, p. 10
  13. Summers-Smith 1992, paĝoj 3, 6
  14. 14,0 14,1 Hellmayr, C. E. (1929). “Birds of the James Simpson-Roosevelts Asiatic expedition”, Fieldiana Zoology 17 (3), p. 27–144. 
  15. Summers-Smith 1988, paĝoj 279–280, 288–289
  16. (2001) “The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes”, Journal of Molecular Evolution (PDF) 53, p. 144–154. doi:10.1007/s002390010202. 
  17. Summers-Smith 1988, paĝoj 246-249
  18. (2008) “Saxaul Sparrows in Iran in 2004”, Dutch Birding 30, p. 315–316. 
  19. Hume, A. O. (1874). “Novelties”, Stray Feathers 2, p. 503–522. 
  20. (1964) “A Survey of the Birds of Mongolia”, Bulletin of the American Museum of Natural History 127. 
  21. 21,0 21,1 21,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 245–251
  22. iucn
  23. Summers-Smith 1992, paĝoj 121–123
  24. Liu Nai-Fa, Huang Zu-Hao, Wu Hong-Bin, Liu Rong-Guo, Hao Yao-Ming (2002). “Growth and decline of animal resource in Shapotou National Nature Reserve, Ninĝia”, Biodiversity Science 10 (2), p. 156–162. Alirita 7a Februaro 2010.. 
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 25,6 25,7 Summers-Smith 1988, p. 251
  26. Summers-Smith 1988, paĝoj 268–269
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 (1903) “On some rare and unfigured Eggs of Palæarctic Birds”, The Ibis 3 (11), p. 404–407. Alirita 24a Februaro 2010.. 
  28. Sellin, Dietrich; Tischler, Peter (2009). “Ungewoehnlicher Nistplatz des Saxaulsperlings Passer ammodendri in Kasachstan”, Ornithologische Mitteilungen (German) 61 (4), p. 116–118. 
  29. Ogilvie-Grant 1912, p. 209

Cititaj verkojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti