La dezerto Taklamakano (aŭ Takla Makan, ĉine 塔克拉瑪干沙漠/塔克拉玛干沙漠, pinjine: Tǎkèlāmǎgān ShāmòTaklimakan Ŝamo, ujgure Täklimakan Toghraqliri) post la Rub-al-Ĥalo estas la dua plej granda sabla dezerto de la mondo. Ĝi etendiĝas en Centra Azio en la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝango en nordokcidenta Ĉinio tra la okcidenta parto de la Tarim-baseno ĝis la strato 218. Oriente de tiu strato situas la dezerto Lop Nor en la plej profunda parto de la Tarim-baseno. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la dezertoj Taklamakano kaj Lop Nor dividiĝis per la subaj partoj de la riveroj Tarim, Konĉe Darja (= Konqi He) kaj Ĉarĉan Darja (= Qarqan He), kiuj tamen sude de la loko Tikanlik jam de jardekoj estas sekiĝintaj.

Taklamakano
dezerto [+]

LandoĈinio

Koordinatoj38° 54′ 0″ N, 82° 12′ 0″ O (mapo)38.982.2Koordinatoj: 38° 54′ 0″ N, 82° 12′ 0″ O (mapo)
Areo337 000 km² (33 700 000 ha) [+]
Map
Taklamakano
Vikimedia Komunejo:  Taklamakan [+]
vdr
satelita bildo de la Tarim-baseno kun la dezerto Taklamakano, sude de ĝi situas la montaro Kunlun kaj la plej nordokcidentaj partoj de la Tibeta Altebenaĵo. (NASA/MODIS, oktobro 2001)

Etimologio redakti

La signifo de la nomo Taklamakano longe malklaris. La nomo venas el la ujgura lingvo kaj ĝis nun tradukiĝis per "eniru kaj vi neniam revenos", "loko sen reveno" aŭ "dezerto de la morto". Laŭ historiisto el la ŝinĝanga urbo Urumĉio la malĝusta traduko fontu de ĵurnalista grupo, kiu dum la 1980-aj jaroj vizitis la regionon. Li post detalaj studoj venis al la rezulto, ke Taklamakano fakte signifu lando de poploj, ĉar Takli estu variaĵo de la turka vorto TohlakTohrak por poplo, ma estu grandiga silabo, simile al la esperanta -eg-, kaj kan, variaĵo de kand, el la antikva persa lingvo signifu "lando" aŭ "loko". Laŭ historiaj dokumentoj poploj dum la jaroj 420 ĝis 589 en la baseno Tarim ankoraŭ estis tre disvastiĝintaj.

Geografio redakti

La dezerto Taklamakano plenigas proksimume du trionojn de la regiono Ŝinĝango. Ĝia areo de pli-malpli 300.000 km² plejgrandparte estas kovrataj de sablaj dunoj de parte pli ol 100 metroj, laŭ iuj fontoj eĉ de 300 metroj[1]. La dezerto ekestis pro amasiĝo de polvo kaj sablo dum la lasta glaciepoko, kiam la Taklamakana basenego estis preskaŭ tute kovrita de glaĉera lago. La fortaj ventoj kaŭzas, ke la dunoj tre rapide migras.

La dezerto kiel la tuta regiono Ŝinĝango estas daŭre minacata de la risko pri tertremoj.

En ĝia teritorio situas salakvaj lagoj, kaj en malmultaj metroj sub la tersurfaco situas parte imprese grandaj kavoj da akvo.

Klimato redakti

 
proksime de la oaza urbo Jarkend, kiu ricevas akvon pere de la samnoma rivero Jarkend kaj tial havas vegetaĵan zonon.

La teritorio ricevas malpli ol 30 mm da pluvo po jaro kaj do estas ekstreme seka. Pro la kontinenta situo malproksime de ia maro la aero veninta de maraj regiono jam perdis la plejgrandan kvanton de humido, antaŭ ol prokimiĝi al la Taklamakano, kaj pro la ĉirkaŭiĝo de la dezerto ĉiuflanke per altaj montaroj eventuala resto de humido forpluviĝas en tiuj montaroj, antaŭ ol atingi la centran ebenaĵon. La absoluta manko de nuboj kontribuas al partatempe tre altaj temperaturoj.

Laŭ iuj sciencistoj la temperaturoj ene de unu diurno povas dumtage atingi ĝis 62 °C da varmego kaj nokte ĝis - 10 °C da frosto. La temperaturoj do povas alterni je pli ol 70 gradoj ene de malmultaj horoj. Tiuj temperaturaj alternoj ne havas influon al la sekeco, sed ili estas plia faktoro malfaciliga por ĉia vivo en la regiono.

Kara Buran redakti

Fifama estas la "nigra sabloŝtormo" Kara Buran. Tia ŝtormo povas levi tunojn da sablo kaj daŭri plurajn tagojn aŭ eĉ semajnojn. Sian nomon ĝi ekhavis, ĉar dum la ŝtormado ofte tute nigriĝas la ĉielo. La sezono de la Kara Buran estas inter februaro kaj junio, la sabloŝtormo ĉiun trian ĝis kvinan tagon venas el la nordoriento de la dezerto. La semajnaj densaj polvonebuloj povas signife redukti la sunradiadon kaj do la temperaturojn. Ĉar jam multaj karavanoj kaj probable tutaj urboj iĝis viktimoj de la ŝtormo, ĝi iĝis temo de multaj mitoj. La lokuloj ekzemple rakontas pri la armeo de ĉina imperiestro, kiu estu entombigita sub 250 metrojn alta duno.

Vegetaĵaro redakti

Piede de la altaj montaroj ĉirkaŭantaj la dezerton ekzistas multnombraj oazoj kun riĉa vegetaĵaro. Dum la printempa neĝodegelo en la montaroj Kunlun kaj Tjanŝano interalie pleniĝas la rivero Tarim, kiu rande de al dezerto fluas de oriento okcidenten kaj proksime de si ebligas agrikulturon.

La intense vegetaĵaj zonoj estas ĉirkaŭataj de zono el ioma plantokresko. Tiuj zonoj kreas efikan protekton kontraŭ la pliampleksigo de la dezerto, sed ilia uzo kiel paŝtejo kaj provizejo por brula ligno endanĝerigas tiun protektan zonon. Fiaskiga fakto estas, ke la tre seka tersurfaco praktike malebligas naturan regeneron de la planta zono.

Historio de homa loĝado en la regiono redakti

 
Centra Azio kun la Silka Vojo

Multaj arkeologiaj spuroj pro la ekstrema sekeco bone konserviĝis. Ruinoj de pluraj antikvaj urboj en la dezerto troviĝis, kaj ili montras toĥarajn, helenismajn kaj budhismajn influojn. Krom urbaj ruinoj ankaŭ troviĝis mumioj en la regiono, kaj la plej antikvaj havas aĝon de 4.000 jaroj. Multaj el ili ŝajne devenis el Eŭropo kaj povus esti membroj de la toĥaroj.

Pli poste la oazoj estis loĝataj precipe de tujrkaj popoloj. Dum la epoko de la dinastio Tang la ĉinoj unuafoje venkis la lokajn tjurkojn, kaj Ĉinio povis ampleksigi sian kontrolon de la ekonomie grava Silka Vojo. La Silka Vojo en tiu regiono estis duvoja: la du vojaj branĉoj norde respektive sude ĉirkaŭiris la praktike nepaseblan Taklamakanon. Fazoj de ĉinaj regado estis interrompitaj de regotempoj de tjurkoj, mongoloj kaj tibetanoj. La nuntempa enloĝantaro ekster la urboj aparte konsistas el la tjurkaj popoloj ujguroj kaj kazaĥoj.

Referenco redakti

  1. dokumenta filmo de la germana televida kanalo ZDF Söhne der Wüste (Teil 2): Durch die Gobi und die Taklamakan – Filoj de la dezerto, parto 2: Tra la dezertoj Gobi kaj Taklamakano, 2002[rompita ligilo]. Kiel DVD: eldonejo Komplett Media 2003. ISBN 3-8312-8811-9

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj   Egiptio,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,   Sirio,   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,   Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto   Maŭritanio,   Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro   Egiptio,   Irako,   Israelo,   Jemeno,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto   Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝerio,   Sudano
PA1330 Taklamakano   Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato   Ĉado,   Egiptio,   Libio,   Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Alĝerio,   Niĝero,   Malio,   Maŭritanio