Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj

La arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Ĝi etendiĝas en Araba duoninsulo, ekde Jemeno ĝis Persa Golfo kaj ekde Omano ĝis Jordanio kaj Irako.

Situo de la ekoregiono.

PriskriboRedakti

Temas pri dezerta ekoregiono kiu okupas 1 851 300 kvadratajn kilometrojn en Sinajo (Egiptujo), la sudo de Israelo kaj Gaza Sektoro, la sudoriento de Cisjordanio, la oriento kaj sudoriento de Jordanio, la sudo de Irako, kaj la ekstrema okcidento de Kuvajto, granda parto de la areo de Sauda Arabujo, la landinterno de Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, la okcidento de Omano kaj la nordoriento de Jemeno, krom eta enklavo izolita en la okcidento de Irano.

La ekoregiono gastigas malmulte da biodiverseco.

Ene de la ekoregiono renkontiĝas Rub-al-Ĥalo, verŝajne la plej granda sableca etendaĵo en la mondo, kun surfaco de pli ol 500 000 kvadrataj kilometroj.

FlaŭroRedakti

Rub-al-Ĥalo estas sciata por sia tre restrikta flaŭra diverseco. Ĉeestas nur 37 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 20 troviĝas en la ĉefa sablobloko, kaj 17 plejofte apud aliaj randaĵoj; el tiuj unu aŭ du estas endemiaj specioj [1]. Tipaj plantoj estas Calligonum crinitum je sablaj deklivoj, Cornulaca arabica, kaj gazoneroj de Cyperus conglomeratus. Aliaj larĝe disvastigitaj specioj estas Dipterygium glaucum, Limeum arabicum kaj Zygophyllum mandavillei [1]. Arboj malĉeestas, escepte de ĉirkaŭ la eksteraj randaĵoj; karakterizaj estas Acacia ehrenbergiana kaj Prosopis cineraria en drenadaj kunigejoj kaj profundaĵoj inter dunoj.

FaŭnoRedakti

Stato de konservadoRedakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigita.

NaturprotektoRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Mandaville J.P. 1986

BibliografioRedakti

  • angle Mandaville, J.P. 1986 : Plant life in the Rub' al-Khali (the Empty Quarter), south-central Arabia. Proceedings of the Royal Society of Edinburgh, 89B, pp. 147-157.
  • angle Nader, I.A. 1995 : Harrat al Harrah first national reserve in Saudi Arabia. Arabian Wildlife, 2(2), p.14.

Vidu ankaŭRedakti


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj   Egiptio,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,   Sirio,   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,   Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto   Maŭritanio,   Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro   Egiptio,   Irako,   Israelo,   Jemeno,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto   Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝerio,   Sudano
PA1330 Taklamakano   Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato   Ĉado,   Egiptio,   Libio,   Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Alĝerio,   Niĝero,   Malio,   Maŭritanio

Eksteraj ligilojRedakti