Malfermi la ĉefan menuon
Situo de la sahar-dezerta ekoregiono

La sahar-dezerta ekoregiono, kiel difinita far la Monda Natur-Fonduso (WWF), ampleksas la plenaridan centron de Saharo, inter 18° kaj 30° N. Ĝi situas en la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

Enhavo

PriskriboRedakti

Saharo estas la plej granda varmega dezerto, kaj situas en norda Afriko. Ĝi etendiĝas ekde Ruĝa Maro ĝis Atlantika Oceano. Vasta Saharo inkluzivas plurajn ekologie diferencajn partojn. La sahar-dezerta ekoregiono kovras areon de 4 619 260 km². Ĝi estas ĉirkaŭita norde, sude, oriente kaj okcidente de dezertaj ekoregionoj kun pli alta precipitaĵo kaj kun pli da vegetaĵaro.

La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj troviĝas norden kaj okcidenten, limtuŝante la regionojn kun mediteranea klimato de la afrikaj marbordoj de Mediteranea Maro kaj de Atlantika Oceano. La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj ricevas pli regulan vintran pluvon ol la sahar-dezerta ekoregiono. La sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj troviĝas suden, inter la sahar-dezerta ekoregiono kaj la sahelaj herbejoj. La sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj somere ricevas plejparton de sia jara precipitaĵo. La ruĝ-mara marborda dezerto troviĝas en la marborda zono inter la sahar-dezerta ekoregiono kaj Ruĝa Maro.

 
Dezerto de Tadrart Akakus en okcidenta Libio

Ankaŭ iuj montaraj ĉenoj leviĝas en la dezerto, kaj ricevas pli da precipitaĵo kaj havas pli da malvarmetaj temperaturoj. Tiuj ĉi saharaj montoj gastigas du diferencajn ekoregionojn : la okcident-saharajn montarajn kserofitarajn duonarbarojn en Ahaggar, Tasilin-Aĝer, Aïr, kaj aliaj ĉenoj en okcidenta kaj centra Saharo, kaj la kserofitar-montarajn duonarbarojn de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato de orienta Saharo.

La supraĵo de la dezerto varias ekde grandaj areoj de sablaj dunoj (erg), al ŝtonaj altebenaĵoj (hamadoj), gruzaj ebenaĵoj (reg), sekaj valoj (wadis), kaj salaj ebenaĵoj. La sola daŭra rivero kiu trairas la ekoregionon estas la Nilo, kiu originas en centra Afriko kaj elfluas norden en Mediteraneon. Iuj areoj ĉirkauas grandajn subgrundajn akvoprenejojn el kiuj rezultas oazoj, dum aliaj regionoj severe malhavas akvajn rezervujojn.

KlimatoRedakti

 
Oazo Ubari en Libio.

Saharo estas unu el la plej varmegaj regionoj en la mondo, kun averaĝa temperaturo de pli ol 30 °C (86 °F). Variadoj povas esti grandaj, ekde pli ol 50 °C (122 °F) dum la tago somere, ĝis temperaturoj sub frostopunkto dum la nokto vintre. Tagaj variadoj ankaŭ estas tre grandaj. Saharo ankaŭ ricevas tre malmulte da precipitaĵo (La zono de intertropika konverĝo enmoviĝas ekde la sudo, sed interrompoj okazas kaj ventegoj kaj sabloŝtormoj fariĝas tiel frue kiel frua printempo). Lokaj loĝantoj sin protektas kontraŭ varmego, malvarmo kaj plejofte kontraŭ vento kaj sablo kovrante la kapon.

Historio kaj naturprotektoRedakti

Saharo estis unu el la unuaj regionoj de Afriko kiuj estis kulturitaj. Antaŭ ĉirkaŭ 5 000 jaroj, la areo ne estis tiel arida kaj la vegetaĵaro verŝajne alproksimiĝis al savano. Antaŭa faŭno estas rekonebla en rok-entranĉaĵoj. Tamen, dezertiĝado ekis ĉirkaŭ 3 000 a.K.E., kaj la areo estiĝis multe kiel nuntempe.

Saharo estas grandparte neperturbita. La plejmulto de la degrado troviĝas en areoj kie ĉeestas akvo, kiel en akvoprenejaj oazoj, aŭ laŭlonge de la dezertaj randoj kie iomete pluvas la plej multaj jaroj. En tiuj areoj, bestoj kiaj adaksoj (Addax nasomaculatus), blankaj oriksoj (Oryx dammah), kaj otidedoj estas tro priĉasitaj pro sia viando.

Nur unu areo de naturprotekto estas registrita en Saharo: la Naturrezervejo de Zellaf en Libio (1000 km²) (Monda Konserveja Observa Centro).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti