Tadrart Akakus (en la araba lingvo تدرارت عكاكس) estas dezerta regiono en la okcidento de Libio kaj estas parto de la dezerto Saharo. La regiono situas proksime de la urbo Ghat kaj ne malproksime de la limo al Alĝerio, kie ĝi pluas al Ruĝa Tadrart. Tadrart signifas 'monto' en la indiĝena regiona lingvo. La areo aparte riĉas je prahistoria roka arto.

roka formacio en la regiono Tadrart Akakus
rok-arta sceno montranta ĝirafojn kaj aliajn bestojn en la nun dezerta regiono
Prahistoriaj homoj de la regiono en rok-arta sceno

La regiono havas larĝan varion de pejzaĝoj, de diverskoloraj sablaj dunoj al rokaj arkoj, gorĝoj, rokegoj kaj montoj. Aparte elstaraj vidindaĵoj estas la rokaj arkoj de Afzeĝare kaj Tin Ĥlega. Kvankam la areo estas inter la plej sekaj de la Saharo, ekzistas iuj plantoj.

La areo Tadrart Akakus konatas pro sia prehistoria roka arto kaj dum la jaro 1985 pro la kultura graveco de tiuj ĉi pentraĵoj kaj ĉizaĵoj iĝis Monda Heredaĵo de Unesko. La pentraĵoj datiĝas inter la jaroj 12.000 antaŭ Kristo al 100 post Kristo kaj reflektas la kulturajn kaj naturajn ŝanĝojn en la regiono dum tiu longa tempo. Ekzistas pentraĵoj kaj ĉizaĵoj de ĝirafoj, elefantoj, strutoj kaj kameloj, sed ankaŭ de homoj kaj ĉevaloj. Homoj estas pentrataj en diversaj ĉiutagaj situacioj, ekzemple dum muzikado kaj dancado.

Eksteraj ligiloj redakti