Malfermi la ĉefan menuon
Mapo de la rivero Tarim.

La rivero Tarim - ĉine (tradicie) 塔里木河 , pinjine Tarim He, ujgure Tarim Däryasi - longas 2.030 kilometrojn kaj fluas tra Ĉinio (Azio).

La rivero estas la plej longa rivero de Centra Azio. Ĝi ekestas en la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝjano en la pleja okcidento de Ĉinio, sudoriente de la urbo Aksu, per la kunfluo de pluraj fontaj riveroj - Aksu, Jarkend kaj Kaŝgar. Se la de sudo veninta rivero Ĥotan Darja, kiu havas 650 km da longo, portas akvon, la Tarim ankaŭ enprenas tiun akvon.

Poste la rivero en la baseno Tarim trafluas la nordan parton de la dezerto Taklamakano, fluas orienten kaj enprenas inter alie la akvon de la de nordo veninta rivero Kaidu.

La teritorio, kiun la rivero provizas per akvo, dum la jaro 2002 entute ampleksis 198.000 km².

Suba parto ĝis la jaro 1949Redakti

En sia lasta parto la rivero disbranĉiĝas en du riverojn, el kiuj la pli akvoriĉa parto slufas sudorienten. Se tiu rivero aparte dum la printempa neĝodegelo havis sufiĉe da akvo, ĝi enfluis la senelfluan marĉon Kara Buran Kel. Se ĝi havis sufiĉe da akvo, la pli eta branĉo enfluis la senelfluan lagon Lop Nor.

Ŝanĝoj post la jaro 1949Redakti

La produkta kaj konstrua komando Ŝinĝjano ekde la jaro 1949 en la basenoj Tarim kaj Janĝi instalis multnombrajn akvoprovizajn projektojn. Nur en la areo de la rivero Tarim kaj ties alfluaj riveroj la agrikulture utiligata teritorio ampleksiĝis de 351.200 hektaroj dum la jaro 1949 ĝis 776.600 hektaroj dum 1994. Dum tiu periodo konstruiĝis akvoprovizaj kanaloj en longo de 1.088 kilometroj kaj 206 akvostokaj basenoj kun suma kapacito de 3 miliardoj kubikmetroj da akvo.


Ankoraŭ dum la 1950-aj jaroj la rivero Jarkend alportis al la rivero Tarim ĉiujare inter 1 kaj 1,5 miliardojn da m³ akvo, sed ekde la jaro 1979 la finaj kilometroj de la rivera baseno estas tute senakvaj. Pro tio en la regiono inter la jaroj 1979 kaj 1993 mortis 59 procentoj de la riverobordaj poploj.

La rivero Tarim post la konstruaj ŝanĝoj de la lastaj jardekoj finiĝas en la akvobaraĵo Daŝihaizi.

La manka akvo en la lasta parto de la rivero kaj ankaŭ en la lago Lop Nur dum la lastaj jaroj gvidis al ekologia katastrofo: la rivero- kaj lago-borda vegetaĵaro mortas kaj sekve ankaŭ la tieaj bestoj, la nivelo de subtera akvo malaltiĝas, plimultiĝas sabloŝtormoj, disvastiĝas malsanoj kaj sume ampleksiĝas la dezertoj Lop Nor kaj Taklamakano.

El ekologiaj kialoj ekde aprilo 2000 plurfoje akvo el la lago Bosten tra la rivero Konĉi gvidiĝis en la basenojn de la rivero Tarim kaj la lago Lop Nor. Laŭ ĉinaj raportoj la lago Lop Nor dum la jaro 2004 en grandeco de 200 km² reekestis. Iom post iom la damaĝo, kiun kaŭzis la forpreno de akvo el la rivero Tarim, per pluraj rimedoj estu limigita. Laŭ decido de la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝjango de la vintro 2000-2001 ekzemple akvo el la rivero Ilo per kanalo sub la montaro Tianŝan gvidiĝu en la riveron Tamir, por plifortigi la reekeston de la lago Lop Nor.

Eksteraj ligilojRedakti