La Orpasero aŭ Sudana orpasero (Passer luteus) estas malgranda birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, kie ie estas populara kaĝobirdo, kaj en birdobredado konatas kiel "Ora kantopasero".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orpasero
Orpasero
Orpasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. luteus'
Passer luteus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
De maldekstre dekstren la Araba pasero, la Ora pasero kaj la Kaŝtana pasero.

La Orpasero estas malgranda pasero, 12–13 cm longa, jun enverguro de 5.7–7 cm. Maskloj estas ege distingaj pro siaj brilflavaj kapo kaj subaj partoj, tre brunaj flugiloj kaj dorso kaj du blankaj flugilstrioj sur pli malhela preskaŭ nigreca fono. Dum la reprodukta sezono la plumaro de la masklo estas eĉ pli brila, kaj la beko ŝanĝas koloron el kornokoloro al brilnigra. Inoj estas sablokoloraj kun flaveca vizaĝo, helbrunaj flugiloj, nigreca kaj bruneca striecoj kaj palflavaj al blankecaj en subaj partoj; videblas svaga hela superokula strio. Junuloj estas similaj al inoj, sed pli grizaj.[1] Post ĉirkaŭ 10 semajnoj junaj maskloj povas ekhavi flavan nuancon ĉe la ŝultra areo.

La baza alvoko estas ĉirpĉirap, simila al tiuj de aliaj paseroj. Variaĵoj inkludas kantecan alvokon, kaj rapidan ritman ĉe-ĉe-ĉe.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

 
Aro ĉe la Ruĝa Maro en Sudano

Ili reproduktiĝas tra subsahara Afriko el Niĝerio orienten al Sudano, Etiopio kaj eĉ sudokcidenta Arabio. Ĝi estas birdo de seka malferma savano, duondezerto, arida arbustaro kaj cerealaj kultivejoj.

Kutimaro redakti

La Orpasero estas tre gregema kaj nomadeca birdo kaj formas miksitajn kunmanĝantarojn kun aliaj semomanĝantaj birdoj, kiaj la Ruĝbeka teks-birdo, kaj aliaj paseroj. Vespere ili ripozas, ofte en urboj kiaj Ĥartumo, laŭ nombroj de centoj da miloj. Ili manĝas semojn kaj ankaŭ predas kelkajn insektojn, ĉefe dum la epoko de idomanĝigado.[1]

Ili reproduktiĝas en grandaj kolonioj kaj konstruas tre grandajn fuŝajn kunkupolajn nestojn el bastonetoj en arbo. La plumokovrita nestokamero enhavas tipan ovaron de 3 al 4 blankajn ovojn kun malhela punkteco.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Cititaj verkoj redakti

  • Bechtel, Helmut. (1971) Cage Bird Identifier. Oak Tree Press. ISBN 0-8069-3718-1.
  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows, ilustrita de Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.