La Kordofana pasero, konata ankaŭ kiel Kordofana ruĝecbruna pasero, (Passer cordofanicus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta endemie en Sudano kaj aliaj apudaj regionoj. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de la Kenja pasero, kiu siavice estas konsiderata subspecio de la Punkteca pasero. Dum ne estas klara la taksonomio inter tiuj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj la pritaksado kiel “Malplej Zorgiga” specio estas provizora kaj dependas de la kalkulota taksono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kordofana pasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. cordofanicus'
Passer cordofanicus
(Heuglin, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Reproduktado okazas inter junio kaj septembro en Ĉado, kaj el septembro al novembro en Sudano. La ino demetas 3-5 ovojn. La habitato troviĝas en arida kamparo, kutime ĉe vilaĝoj kaj ĉirkaŭaj kultivejoj. Ne estas multa informo pri ties dieto, sed oni supozas ke ili manĝas ĉefe grenojn kaj semojn.

Kiel ĉe la proksimaj parencaj samgenranoj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio temas pri ĝenerale griza birdo kun nigrecaj dikega (ĉebaze) beko, traokula strio kaj tragorĝa vertikala strizono (kvazaŭ “antaŭtuko”), dum estas malhelgrizaj krono, nuko kaj vangoj. Kiel ĉe aliaj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj estas tre markata ruĝecbruna strizono el malantaŭokule kurbe paralele al malantaŭa kolo kaj ĉirkaŭe la vangon al la kolflankoj.

Referencoj redakti