La Sokotra pasero estas afrotropika specio kiu apartenas al genro Pasero. Ĝi loĝas sur malgranda teritorio ĉe orienta Afriko- insuloj Sokotra kaj Samhah en la Hinda oceano, ĉe la Korno de Afriko.[1][2] La taksonomio de tiu specio kaj de siaj parencoj estas komplika, kaj kelkaj fakuloj inklude BirdLife International, agnoskas tiun specion kaj la tre similan de la Abdalkuria pasero, kaj kelkajn el kontinenta Afriko, kiel separataj,[3] kaj aliaj kunigas tiujn ĉiujn speciojn kaj eĉ la probable nerilatan de la Iagoa pasero.[4] Iuj aŭtoroj konsideras speciojn: Punkteca pasero, Passer motitensis, Kenja pasero, P. rufocinctus kaj Sokotra pasero (P. insularis) kiel ununura specio P. motitensis laŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993). Dum ne estas klara la taksonomio inter tiuj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj, la pritaksado kiel “Malplej Zorgiga” specio estas provizora kaj dependas de la kalkulota taksono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotra pasero

Ilustraĵo de Smit de masklo (malsupro) kaj ina Sokotra pasero.
Ilustraĵo de Smit de masklo (malsupro) kaj ina Sokotra pasero.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Paser
Specio: Sokotra pasero
Passer insularis
(Sclater & Hartlaub,1881)
Konserva statuso
?
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdo preferas sekajn lokojn kaj urbojn.

Kiel ĉe la proksimaj parencaj samgenranoj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio temas pri ĝenerale brungriza birdo kun nigrecaj dikega (ĉebaze) beko, traokula strio kaj tragorĝa vertikala strizono (kvazaŭ “antaŭtuko”), dum estas malhelgrizaj krono kaj nuko, sed diference de la proksimaj parencoj ĉe tiu ĉi la vangoj estas tre blankaj. Kiel ĉe aliaj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj estas tre markata ruĝecbruna strizono el malantaŭokule kurbe paralele al malantaŭa kolo sed ne tiom longa kiom ĉe la proksimaj parencoj kaj ĉirkaŭe la vangon nur al la kolflankoj sed ne sube. Krome estas alia similkolora areo en ŝultro kaj sub ĝi tre nigra flugilstrio; la flugilplumoj estas nigrecaj. La irisoj estas malhelaj kaj la kruroj helbrunecaj. La subaj partoj estas helgrizaj, pli grizaj en brusto kaj pli blankecaj en ventro.

Temas pri kazo de seksa duformismo, kutime inter paseroj. Ĝenerale estas pli senkolora, senmarka kaj bruneca supre kaj helgriza sube kun same blankaj vangoj.

Referencoj redakti

  1. Balfour, I. B.. (1903) The Natural History of Sokotra and Abd-el-kuri. London: R. H. Porter.
  2. Shelley 1902, paĝoj 238–239
  3. BirdLife International (2010). Species factsheet: Passer insularis. Alirita 24a de Junio 2010.[rompita ligilo]
  4. Summers-Smith 1988, p. 92

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti