Cirkuenoj

(Alidirektita el Cirkuo)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 mar. 2023.

Cirkuenoj (Circinae) estas tagaj birdoj de la familio de Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, akcipitroj kaj vulturoj. Inter la cirkuenoj estas birdoj de la genro cirkuo (Circus), kiu enhavas 13 speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cirkuenoj

Griza cirkuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genroj

Cirkuo Circus
Geranospizo Geranospiza
Poliboroidoj Polyboroides

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj

redakti

Temas pri birdoj kiuj diferenciĝas de aliaj samfamilianoj per du ĉefaj ecoj:

  • Maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn, plej ofte maskloj estas pli grizaj kaj inoj pli brunaj.
  • Ili havas similan strukturon kun mallarĝaj, longaj flugiloj kaj vosto. Flugiloj estas uzataj kiel malalta vo dum malalta flugado aŭ ŝvebado. Ili flugas plej ofte malalte super malferma grundo, kaj manĝas malgrandajn mamulojn, reptiliojn aŭ birdojn.

Diversaj genroj

redakti

Plejparto de la cirkuoj estas klasitaj en la genro Circus, kies scienca nomo devenas el la cirklaj movoj kiujn kaj ino kaj masklo faras por pariĝado. Du aliaj cirkuoj estas en la genro Polyboroides, nome la cirkuakcipitroj, kiuj estas alopatriaj (geografie disaj) kaj limigitaj al Afrotropika ekozono. La restanta sola specio formas la monotipan genron Geranospiza.

Genroj kaj specioj

redakti
 
Stepcirkuo

Referencoj

redakti
  • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead, kaj Burton. Raptors of the World. London: Christopher Helm, 1999. ISBN 0713680261.

Eksteraj ligiloj

redakti