Punktocirkuo
La Punktocirkuo, Circus assimilis, estas granda rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj de Aŭstralazio.
Punktocirkuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktocirkuo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Circus assimilis (Jardine & Selby, 1828) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas simila al la Aŭstralazia marĉocirkuo, el kiu distingiĝas per grizaj supraj partoj, helbruna vizaĝo (ĉirkaŭa zono ĉe orelareo) kaj malhela pugo. Ties enverguro gamas el 375 al 470 mm, kaj la inoj estas pli grandaj. La flugilpintoj estas nigrecaj post blankeca flugilareo. La suba korpo estas tre punkteca (aŭ strieca videble dumfluge), de kio venas la komuna nomo. La kruroj estas flavaj kaj pendas dumfluge.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Punktocirkuo troviĝas en Sulaveso kaj la Malgrandaj Sundoj kaj estas dise distribuata tra kontinenta Aŭstralio. Ĝi loĝas en malferma kamparo, ĉefe en aridaj kaj duonaridaj regionoj.
Kutimaro
redaktiReproduktado
redaktiTiu specio kutime nestumas en arboj, kie konstruas platformon el bastonetoj kovritaj per verdaj folioj; la ino demetas 2–4 ovojn. La kovada periodo duaxras ĉirkaŭ 33 tagojn, kaj la idoj elnestiĝas ĉirkaŭ 37 tagojn post eloviĝo.
Manĝo
redaktiIli manĝas surgrundajn birdojn, kuniklojn, rodulojn kaj lacertojn.
Referencoj
redakti- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Circus assimilis. Downloaded from http://www.birdlife.org on 4/12/2006
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1