Longflugila cirkuo

La Longflugila cirkuoBufona cirkuo (Circus buffoni) estas neotropisa rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longflugila cirkuo
Longflugila cirkuo
Longflugila cirkuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. buffoni
Circus buffoni
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

Ĝi troviĝas kiel indiĝena specio en Sudameriko, nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, FalklandojMalvinoj, Gujanoj, Paragvajo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, kaj Venezuelo.

Ties natura vivejo estas seka savano, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Aspekto redakti

Temas pri cirkuo tre malhelbruna kun rimarkinda kapobildo konsista je malhelbrunaj krono kaj elokula strio kontraste kun helbruna aŭ sablokolora vizaĝo. La beko estas tre hokoforma, helgriza baze kaj malhelgriza pinte. La kruroj estas flavaj kaj pendas dumfluge, kiam subaj partoj videblas klare kontraste kun malhelbrunaj suba korpo, vostobazo kaj akzelaj kontraŭ blanka resto kun markoj nome nigreca malantaŭa bordo de flugiloj, pintoj de flugilplumoj kaj fina vostozono krom aliaj du pli mallarĝaj vostostrioj; krome estas tre fajnaj kaj mallarĝaj strioj en blanka areo de flugilplumoj.

Referencoj redakti