Gujanoj

regiono en norda Sud-Ameriko, konsistanta el Respubliko Gujano, Francia Gujano, Surinamo, kaj partoj de Venezuelo kaj Brazilo

Gujanoj estas la regiono kiu situas inter orienta Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo kun marbordo al Atlantiko.

Gujanoj
Regiono
regiono [+]

LandojGujano, Surinamo, Franca Gujano
- koordinatoj4° 19′ 12″ N, 56° 4′ 36″ U (mapo)4.320096-56.076716Koordinatoj: 4° 19′ 12″ N, 56° 4′ 36″ U (mapo)


Gujanoj (Tero)
Gujanoj (Tero)

Gujanoj (Surinamo)
Gujanoj (Surinamo)
DEC

Map
Gujanoj
vdr
Situo de la centra Gujano, nun Surinamo, inter la aliaj du (la iama brita Gujano kaj Franca Gujano)

Gujano estas ĝangala kaj montara mondoregiono, nordoriente en Sudameriko. La nomo oriĝinas de indiĝina sudamerika lingvo,[1] kaj ofta teorio estas ke ĝi signifas “lando de akvo”.[2][3]

Ekde kolonia epoko la teritorio de Gujano subdividiĝis inter tri koloniaj imperioj, nome Britio, Nederlando kaj Francio. Nuntempe la plej okcidenta el la tri Gujanoj, eksa britia teritorio, estas sendependa ŝtato, nome Gujano; la centra parto, eksa nederlanda teritorio, estas sendependa ŝtato, nome Surinamo; kaj la orienta parto estas ankoraŭ franca teritorio nome Franca Gujano. Ĉar du el la tri teritorioj estas jam sendependaj, la nomo Gujanoj por aludi la tri partojn estas nun eksmoda; tamen unu el ili nun mem uzas la nomon Gujano sen aldono.

Krome, oni povas inkluzivi en tiu nomo najbarajn regionojn de la najbaraj landoj, nome Brazilo kaj Venezuelo, tio estas respektive Venezuela Gujano kaj Brazila Gujano. Restas ankoraŭ prilimaj konfliktoj inter kelkaj landoj, precipe en senhomaj aŭ malfacile atingeblaj regionoj, kiel la regiono Esekiba Gujano, administrita de Gujano, sed pretendita de Venezuelo.

Fontoj redakti

  1. Guyana en etymonline.com (angla)
  2. Guyana en Encyclopædia Britannica (angla)
  3. Guyana en CIA World Factbook (angla)