Kalkulo
Vikimedia apartigilo
Kalkulo estas matematika aŭ logika formala sistemo.
Foje oni uzas la vorton kalkulo kiel mallongigo por infinitezima kalkulo.
Jen gravaj kalkuloj:
- Infinitezima kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
- Diferenciala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Integrala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Probablokalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo.
- Bulea kalkulo
- Propozicia kalkulo
- Predikatkalkulo
- Lambda-kalkulo aŭ λ-kalkulo
Laŭ Francisko Azorín Kalkulo estas Operacio per nombroj.[1] Li indikas etimologion el la latina calculus (ŝtoneto). Kaj li aldonas terminon kalkuli, por operacii per nombroj.[2]
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri kalkulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. ” „ For el la manoj -- for el kalkulo. ” „ Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. ”
Referencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-16 .