Derivaĵo (matematiko)

analitika operacio
Matematikaj funkcioj
fonta aro, cela arobildo, malbildobildaro, argumentaro
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco

Derivaĵo estas unu el la bazaj konceptoj de analitiko kaj infinitezima kalkulo, kune kun la integralo. La derivaĵo de funkcio ĉe iu punkto estas la angula koeficiento de la grafikaĵo de la funkcio ĉe tiu punkto.

Tanĝanta linio ĉe punkto. Por kalkuli la derivaĵon de punto al kurbo oni konverĝas la inkrementon de la inkrementa rilatumo al 0. Jen grafike kion signifas: la grizaj linioj estas la simulo de la konverĝo.

Difino kaj notaciaj variaĵoj redakti

 
Tanĝanta rekto al linio. La angula koeficiento de tia rekto estas la derivaĵo de la funkcio ĉe la koncerna punkto.

En analitiko la derivaĵo de reela funkcio de reela variablo   en la punkto   estas difinita kiel la limeso de la inkrementa rilatumo konverĝanta al 0 de h, se ĝi ekzistas kaj estas finia.

 
Klarigo, donanta la komencan intuician ideon pri la derivaĵo, kiel la "grado" de funkcioŝanĝo, dum la argumento ŝanĝiĝas.

Pli precize, funkcio  difinita en ĉirkaŭaĵo   estas derivebla en la punkto   se ekzistas kaj estas finia la limeso:

 

La valoro de ĉi tiu limeso nomiĝas derivaĵo de la funkcio en la punkto  . Se funkcio   estas derivebla en ĉiu punkto de la intervalo  , tiam oni diras, ke la funkcio estas derivebla en  .

Ekzistas pluraj malsamaj simbolaj notacioj por derivaĵo de funkcio   en punkto  :

 
 
 
  • La historie unua notacio estas ankoraŭ uzata en fiziko:
 
  • Laŭ la notacio de Newton, derivaĵo rilate al la tempo t:
 

Maldekstra kaj dekstra derivaĵo redakti

Nomiĝas maldekstra derivaĵo de f ĉe la punkto x0:

 

Nomiĝas dekstra derivaĵo de f ĉe la punkto x0:

 

Funkcio estas derivebla ĉe x0, se kaj nur se ekzistas la maldekstra kaj dekstra derivaĵoj, kiuj estas egalaj.

Teoremoj redakti

Teoremo de Fermat redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teoremo de Fermat pri kritaj punktoj.

Estu:

  •   derivebla funkcio, do kontinua en  , kie
  •   estas interna punkto al argumentaro de la funkcio f, kaj
  •   estas maksimumo aŭ minimumo de la funkcio f,

tiam la derivaĵo de la funkcio en   estas nula, tio estas  .

Teoremo de Rolle redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teoremo de Rolle.

Estu   kontinua funkcio en   kaj derivebla en  . Se  , tiam ekzistas almenaŭ unu punkto   en la intervalo  , kies derivaĵo nuliĝas.

Teoremo de Lagrange redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teoremo de Lagrange.

Estu   kontinua funkcio en   kaj derivebla en  . Ekzistas almenaŭ unu punkto   en la intervalo  , kies derivaĵo egalas al  .

Teoremo de Cauchy redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teoremo de Cauchy.

Estu   kaj   kontinuaj funkcioj en   kaj deriveblaj en   kaj  , tiam ekzistas almenaŭ unu punkto   en   tia, ke:

 

Teoremo pri konstanta funkcio redakti

Funkcio estas konstanta en iu intervalo  , s.n.s. ĝi estas derivebla, kaj ĝia derivaĵo nulas en tia intervalo  .

Tiu aserto estas konsekvenco de la difino de la derivaĵo, kaj apliko de la teoremo de Lagrange.

Vidu ankaŭ redakti