Grafikaĵo

por funkcio f: X→Y, la subaro {(x,f(x)): x ∈ X} de X×Y

Por verticoj kunigitaj de eĝoj vidu artikolon grafeo.


Grafikaĵo de la reela identa funkcio

Grafikaĵo de funkcio f(x) estas aro da punktoj kun koordinatoj (x,f(x)). Ĝi estas uzata por bildigi funkcion.

Ekzemple la grafikaĵo de la reela kuba polinomo estas la aro {(x,x3-9x) : x estas reela nombro}. Kiam oni desegnas tiun aron en la kartezia ebeno, rezultas jena funkcibildo:

La koncepto de grafikaĵo de funkcio estas speciala kazo de la koncepto de grafikaĵo de rilato.

En la aro-teorio oni difinas funkciojn kaj rilatojn pere de ties grafikaĵoj. Pro la graveco de la aro-teorio en matematiko, tiu difino nun estas uzata tre vaste. Kiam oni uzas tiun difinon, la funkcio aŭ rilato samas al sia grafikaĵo. Pro tio oni ne vere plu bezonas apartan koncepton de grafikaĵo, kaj tial kelkaj homoj uzas la vorton grafikaĵo nur por nomi la diagramon, kiu reprezentas funkcion aŭ rilaton.

Vidu ankaŭ redakti