Fonta aro

en matematiko, la aro, sur kiu agas (ĝenerale, parta) funkcio
Matematikaj funkcioj
fonta aro, cela arobildo, malbildobildaro, argumentaro
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En matematiko, la fonta aro de funkcio oni nomas la aron .

Funkcio kun fonta aro {1,2,3}, cela aro {a,b,c,d}, argumentaro {2,3} kaj bildaro {c,d}

Difino redakti

Por funkcio  , kiu ĵetas elementojn de la aro A en la aron B, la aro A nomiĝas la fonta aro de la funkcio f, kaj la aro B nomiĝas la cela aro de la funkcio f.

La aron D(f) konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, kie la funkcio estas difinita, oni nomas la argumentaro de f. La argumentaro de funkcio f estas do, laŭdifine, subaro de la fonta aro de la funcio f.

La argumentaro de la funkcio, kiu estas difinita ne por ĉiuj elementoj de la fonta aro, estas propra subaro (t.e. subaro ne egala al la tuta aro) de la fonta aro de la funkcio. Tipa ekzemplo estas la funkcio  , kiu ne estas difinita por  .

Tial oni nepre distingu la terminojn fonta aro kaj argumentaro.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti