Argumentaro
la aro, por kies elementoj la valoroj de iu funkcio estas difinitaj
Matematikaj funkcioj |
---|
Argumentaro, Celaro, Bildaro, Malbildo |
Fundamentaj funkcioj |
algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius ceteraj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
En matematiko, la argumentaro[1] de funkcio estas la aro de tiuj elementoj de la fonta aro, sur kiuj la funkcio estas difinita.
DifinoRedakti
Por funkcio , kiu ĵetas elementojn de la aro A (kiu en tia kunteksto nomiĝas fonta aro) en la aron B (kiu nomiĝas cela aro), oni nomas la aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, kie la funkcio estas difinita, la argumentaro de f. Elemento de la argumentaro nomiĝas argumento; la funkcio ĵetas argumenton al ĝia bildo, , kiu estas elemento de la cela aro . Alie eblas diri, ke apartenas al malbildo de , kiam .
NotacioRedakti
signifas, ke la funkcio estas difinita sur la aro .