Predikatkalkulo

Unuaranga logiko, nomita ankaŭ predikatlogiko, aŭ predikatkalkulo, estas formala sistemo desegnita por studi la inferencon en la unuarangaj lingvaĵoj.[1]​ La unuarangaj lingvaĵoj estas siavice formalaj lingvaĵoj kun kvantigiloj kiuj atingas nur unuopajn variablojn, kaj kun predikatoj kaj funkcioj kies argumentoj estas nur konstantoj aŭ unuopaj variabloj.[2]

La logiko unuaranga havas espriman povon superan al tiu de la propozicia logiko.

Logiko de supera ordo estas formo de predikatkalkulo kiu estas distingata el la unuaranga logiko pere de aldonaj kvantigiloj kaj, foje, per pli forta semantiko.

NotojRedakti

  1. Simon Blackburn (eld.). «first-order logic». The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford University Press. Konsultita la 13an de Majo 2021.
  2. Simon Blackburn (eld.). «first-order language». The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford University Press. Konsultita la 13an de Majo 2021.