La lukasa profesoro okupas la lukasan katedron de matematiko en la Universitato de Kembriĝo.

La granda korto de Trinity College

En la jaro 1663 Henry Lucas, membro de la parlamento (House of Commons), fondis matematikan katedron ĉe la Universitato de Kembriĝo (Trinity College). Por financi ĝin li donacis al la universitato terposedaĵon.

La unua lukasa profesoro estis la matematikisto Isaac Barrow, kies posteulo estis ekde la jaro 1669 Sir Isaac Newton. Ekde 1979 Stephen Hawking estas la havanto de la lukasa katedro.

Pliaj famaj katedruloj estis Sir George Biddell Airy, Charles Babbage, Sir George Gabriel Stokes, Sir Joseph Larmor kaj Paul Dirac.

Ĝisnunaj lukasaj profesoroj redakti

Kun la jaro de profesoriĝo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti