Isaac Barrow
Isaac BARROW (Oktobro 1630 – 4a Majo 1677) estis angla teologo, kaj matematikisto kiu ĝenerale estas konata pro sia frua rolo en la atingo de la infinitezima kalkulo; pli precize por la malkovro de la fundamenta teoremo de kalkulo. Lia verko centriĝis al la trajtoj de la tangento; Barrow estis la unua kiu kalkulis la tangentojn de la kappa kurbo. Isaac Newton estis disĉiplo de Barrow, kaj estis Newton kiu sukcesis disvolvigi kalkulon en moderna formo. La luna kratero Barrow ricevis nomon laŭ li.
Isaac Barrow | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1630 en Londono |
Morto | 4-an de majo 1677 (46-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Felsted School (en) Trinity College Charterhouse School (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo fizikisto universitata instruisto historiisto pri matematiko matematikisto filozofo |
Biografio
redaktiBarrow naskiĝis en Londono. Li estis la filo de Thomas Barrow, nome linokomercisto. En 1624, Thomas edziĝis al Ann, filino de William Buggin el North Cray, Kent, kaj ties unika (almenaŭ survivanta) filo Isaac naskiĝis en 1630. La edzino (patrino) mortiĝis ĉirkaŭ 1634, tio estas kiam Isaac estis 10jaraĝa kaj la patro reedziĝis kaj havis filinon. Isaac edukiĝis ĉe la avo kaj poste en diversaj lernejoj (ŝajne dekomence kun problemoj) ĝis Trinity College (Kembriĝo) kie li gradiĝis en klasikaj studoj kaj matematiko. Post ĉeesto en la lernejo li veturis tra Francio, Italio kaj eĉ al Konstantinopolo, kaj post multaj aventuroj li revenis al Anglio en 1659.