Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/53

Bobistoj en kvar-vira bobo
Bobistoj en kvar-vira bobo

Bobado (aŭ sportsledado) estas disciplino de vintra sporto, evoluigita fine de la 19-a jarcento fare de angloj en Svisio kaj Germanio, kiu iĝis konkurso de la Vintraj Olimpikoj. Du aŭ kvar sportistoj sidas sur bobo (aŭ sportsledo), iusence futurisma speco de sledo, kaj rapidas suben en duontubo, kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo. La bobado do parencas al la sporta disciplino de sledado.

Dum la jaro 1888 en la vintrosporta urbeto Sankt Andreasberg de Germanio anglo inventis la bobon, fiksante du sledojn unu post la alia per breto, tial ke la antaŭa parto estis stirebla per ŝnuroj ambaŭflanke de la veturilo. La konkursoj, kiujn oni ekorganizis per tiaj novaj duoblaj sledoj, ĉiuj okazis sur naturaj bobadovojoj, do dum vintro sur arbaraj vojoj grandparte faritaj por fortransporto de hakitaj arboj. La novaj sportiloj famiĝis aparte en la vintrosportaj urboj de Svisio, kie riĉaj junaj eŭropanoj feriis en luksaj hoteloj. Aparte la hoteloj de Sankta Maŭrico penis organizi konkursojn pri bobado, kaj prepari bonajn glaciajn vojojn por bobado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Emuo - Hispana literaturo de la Klerismo - Mondaj Ludoj de 2013