Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/47

Emblemo de la 9-aj mondaj ludoj
Emblemo de la 9-aj mondaj ludoj

La Mondaj Ludoj de 2013 estis plur-sporta evento kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en la urbo de Kalio, Kolombio. Tiu ĉi estis la unua fojo en kiu la ludoj okazos en latinoamerika urbo. Originale, la urboj elektitaj por gastigi la eventon estis la germanaj urboj de Duisburgo kaj Duseldorfo, sed pro la ekonomia krizo de 2009 la urboj ne atingis la sufiĉan monon por okazigi la eventon kaj pro tio rezignis siajn organizantajn rajton, do la honoro organizi la eventon estis transdonita al Kalio.

Pli ol 2500 sportistoj el 120 landoj konkuros je 31 sportoj kiuj estas agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato sed ne partoprenas en la Olimpiaj ludoj, kaj aliaj 5 invititaj sportoj. La organizaĵo kiu aranĝas la ludojn estas la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA). Tiu ĉi estis la lasta partopreno de Rugbeo 7 en la Mondaj Ludoj ĉar ekde 2016 ĝi partoprenos en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro.

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-an de julio 2013 je la 19-a horo (GMT -5) kune kun la festo pro la 477-a datreveno de la fondado de la urbo.

Por la ludoj la Kolombia registaro investis USD 59 milionoj kaj la organizaĵo kiu administris la monon estis Coldeportes, publika organizaĵo pri sportoj de Kolombio. La plej multo de la mono estis investita en sportejoj. Al tiu kapitalo oni aldonis investon el privataj entreprenoj.

Pro la granda sporta historio de Kalio, la investo estis plejparte uzata por riparado kaj plibonigo de jam ekzistantaj sportejoj kaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ la mono estis uzita por la la konstruadon de Hokeo-stadiono, grimpada muro, kaj softbala kampo. Oni atingis ke la futsalo estu inkludita en la ludoj kiel invitita sporto danke al la agado de la Kolombia Federacio de Futsalo.

Danke al la granda sukceso de la evento, la federacioj el sporta danco, bilardo, hokeo, softbalo kaj Rakedopilkado, esprimis siajn dezirojn por ke la urbo okazigu sportajn internaciajn eventojn pri tiuj sportoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Estonio - Antonín Dvořák - Albatrosoj