Numerologio laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "sortodiveno per nombroj, kiu atribuas simbolajn valorojn al nombroj, eventuale nombrajn valorojn al literoj" - numerologo estas adepto kaj defendanto de tia nombrointerpreta konceptaro.

Pietro Bongo, Numerorum mysteria, 1591

Temas pri ajna studo de la laŭdire diaj, mistikaj aŭ alispecialaj rilatoj inter nombroj kaj iuj koincide observataj (aŭ perceptataj) eventoj. Ekzistas multaj sistemoj, tradicioj kaj kredoj de numerologio. En la pasinto, numerologia sortodiveno estis populara inter frua matematikistoj kiel Pitagoro, sed nuntempe ĝi ne plu konsideratas parto de matematiko kaj de modernaj sciencistoj estas rigardata kiel pseŭdoscienco. Ofte numerologio asociiĝas kun astrologio kaj similaj sortodivenaj artoj. [1]

Historio redakti

La moderna numerologio enhavas aspektojn el vasta gamo de antikvaj kulturoj kaj instruistoj, inkluzive de la civilizo Babilona, de Pitagoro kaj liaj disĉiploj (en antikva Grekio, 6-a jarcento antaŭ nia erao), de la astrologia filozofio de helenisma Aleksandrio, de la komenco de kristana mistikismo kaj la komenco de gnostikismo, de la hebrea sistemo de la kabalo, de la hindaj Vedoj, de la ĉina "Cirklo de Mortintoj" kaj de la egptia "Libro de la Majstroj de la Sekreta Domo" (Ceremoniaro de la Mortintoj). [2]

Pitagoro kaj aliaj filozofoj de lia tempo kredis ke en priskribo de naturaj fenomenoj konceptoj matematikaj estus pli "praktikaj", do pli facile reguligeblaj kaj klasifikeblaj ol fizikaj, kaj atribuis al ili gravan signifon. La kristana sanktulo Aŭgusteno de Hippo (naskiĝis en 354, mortis en 430) skribis ke "Nombroj estas la universala lingvo proponita de la diaĵo al homoj kiel konfirmo de la vero." Simile al Pitagoro, ankaŭ li kredis ke ĉio havus nombran rilaton kaj ke estus tasko de la homa menso serĉi kaj esplori la misterojn de tiuj rilatoj aŭ "ricevi ilin malkaŝitaj per dia graco". Tamen Pitagoro ne mem starigis numerologian sistemon, nur preparis la vojon al la observo de nombroj kiel arketipoj anstataŭ nuraj numeraloj.

Kristana numerologio post la Unua Koncilio de Niceo redakti

En la jaro 325, post la Unua Koncilio de Niceo, devojiĝoj disde la kredaro de la ŝtata kristana eklezio estis klasifikitaj kiel civila malobeo ene de la Romia Imperio. Numerologio ne trovis favoron de la kristanismaj aŭtoritatoj de la epoko kaj estis atribuita inter la "neaprobitaj kredoj" kune kun astrologio kaj aliaj formoj de aŭgurado kaj "magio". Malgraŭ tiu religia malaprobo, la spirita signifo kiun oni atribuis al la ĝis nun "sankta" numerologio ne malaperis; pluraj nombroj, kiel la "Jesua nombro" 888 estis analizitaj de la klerulo Dorotheus de Gaza kaj numerologio ĝis la nuntempo ankoraŭ estas uzata almenaŭ en konservativaj rondoj de la greka ortodoksa eklezio. [3] [4]

Laŭ kristanaj numerologoj la bibliaj rakontoj baziĝu je difinitaj proporcioj kaj strukturoj numeraj, sen kiuj ne eblu kompreni ilin. La germanlingvano Friedrich Weinreb nomas la sistemon "tiom klara kaj neambigua, ke malpermesiĝu ĉia ĵonglado per nombroj": Li asertas ke "ĉiu interpreto de numeroj devas fonti el klara principo, kaj tiu principo neniam rajtas malvalidiĝi. Se oni nur adicias, subtrahas aŭ multobligas nombrojn por havi deziratan rezulton, tio estas simpla trompo aŭ ekstrema stulteco". [5]

Kontraŭ tia misuzo jam avertis la kristana episkopo Ireneo de Liono rilate al kristanismaj rondoj de li nomataj "herezaj", kiuj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj de nia erao amplekse utiligis numerologion.[6] Li substrekis ke la interpretado de numeroj estus ekstreme nesekura metodo, kiu ne rajtu esti bazo de kristana kredo, sed maksimume estu aldona pruvo por la ĝusteco de la kredo. Tamen Ireneo ne komplete neis la signifon de numera simbolismo. Ekzemple li insistis, ke nepre devas esti ekzakte kvar evangelioj en la Nova Testamento ... "ĉar la mondo konata estas dividata en kvar regionojn, ĉar estas kvar precipaj ventodirektoj, kaj ĉar la kristana eklezio ekzistas en la tuta mondo [...]".

La 17-a jarcento redakti

Numerologio estis elstara temo en la literatura verkaĵo La Ĝardeno de Kipro (The Garden of Cyprus) de la brito Sir Thomas Browne el 1658. En la paĝoj la aŭtoro provas pruvi ke la numero kvin kaj modelo de kvinopo troveblas multloke en la artoj, en dezajno kaj en la naturo - aparte en botaniko. En la sama epoko, ankaŭ la brita matematikisto Isaac Newton (1643-1727) estis konata defendanto de numerologio.

Nuntempa konceptaro de numerologio redakti

La nuntempa konceptaro de numerologio interalie baziĝas je sinjorino L. Dow Balliett. En la anglalingva libro Numerology, The Power in Numbers ("numerologio, la povo en nombroj, eldonejo "Square One) ties aŭtorino Rut A. Drayer asertas ke en la 19-a jarcento s-ino Balliett kombinis la laboron de Pitagoro kun bibliaj referencoj. En 1972, d-ro Juno Jordan, studento de s-ino Balliett, plu ŝanĝis la numerologian konceptaron kaj faris el ĝi la sistemon hodiaŭ konatan sub la titolo "Pitagora", kvankam Pitagoro mem havas nenion komunan kun tiu sistemo. Lia verkaĵo The Romance in Your Name (en Esperanto eble "La romanco en via nomo") estis la unua publikaĵo kiu havigis sufiĉe ampleksan ŝlosilan sistemon por identigi numerologiajn influojn en nomoj kaj naskiĝdatoj de individuoj - la libro ĝis nun restas baza interpretata gvidilo por praktikantoj de la konceptaro. Inter la sekvaj numerologoj estis la anglalingvanoj Lynn Buess (1978), Mark Gruner (1979), Kathleen Roquemore (1985) kaj Florencia Campbell (1983), kiuj pligrandigis la uzon de numerologio por taksi ĉefajn aspektojn de la personeco kaj de ciklaj ripetoj de eventoj en la vivo de individuoj.

Citaĵoj el la Esperanto-literaturo redakti

 
 Laŭ la numerologio, 7 estas la kompleto de ciklo (7 spektraj koloroj, 7 tonoj, 7 tagoj en semajno ktp). [7] 
 
 [Elstaras] la numerologio de la Kabalo.[8] 

Notoj redakti

  1. The Skeptic's Guide To The Paranormal (angle: "La skeptikula gvidlibro pri la para-normala"), aŭtoro Lynne Kelly, eldonejo Allen & Unwin, 2004, ISBN 1-74114-059-5
  2. anglalingva artikolo pri numerologio en la retejo paralumun.com, vidita je 2012-08-31[rompita ligilo]
  3. greklingva artikolo "Η Ελληνική γλσσα, ο Πλάτων, ο Αριστοτέλης και η Ορθοδοξία" en la retejo acrobase.gr, vidita la 31-an de aŭgusto 2012
  4. same greklingva artikolo Αγαπητέ Πέτρο, Χρόνια Πολλά και ευλογημένα από Τον Κύριο Ημν Ιησού Χριστό en la retejo users.otenet.gr, ankaŭ vidita la 31-an de aŭgusto 2012. Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2013-02-15.
  5. Friedrich Weinreb: Schöpfung im Wort. Die Struktur der Bibel in jüdischer Überlieferung, (germanlingve, en Esperanto proksimume "Genezo per vorto(j). La biblia strukturo en juda tradicio"), Zuriko 2002, paĝo 88.
  6. Ireneo de Liono: Adversus Haereses (latine: "Kontraŭ la herezoj"), libro II, 25, 1.
  7. K. Ruig: Ekzerco por Qi-Terapio, [vidita je 2006-09-18]
  8. Jean-Marie Lévy-Leblond, traduko de Jeanne-Marie Cash: Ĉu scienco estas universala?, Le Monde diplomatique, 2006-09