Eklezio de Grekio

aŭtonoma Ortodoksisma eklezio en Grekio
(Alidirektita el Greka ortodoksa eklezio)

La eklezio de Grekio estas kristana ortodoksa eklezio, kiu origine apartenis al la ekumena patriarkejo de Konstantinopolo, do la kristanoj gvidataj de la patriarko de Konstantinopolo. Tamen ĝi dum la jaro 1833 deklaris sian sendependecon, kion dum la jaro 1850 ankaŭ agnoskis la konstantinopola patriarko.

Eklezio de Grekio
ŝtata eklezio
Dum 1833 –
Fondodato 1833
Sidejo Ateno
Lando Grekio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
arkiepiskopo Ieronimos la 2-a

La eklezio de Grekio disdividiĝas en 77 diocezojn, kiuj ampleksas la greke ortodoksan arkiepiskopejon de Ateno kaj preskaŭ la tutan ceteran teritorion de la nuna ŝtato Grekio, kun la esceptoj de la insulo Kreto, la sankta monto Athos kaj la insularon Dodekanoj. Ĉiu el la 77 diocezoj gvidiĝas fare de metropolito. La supera teologia gvidanto de la eklezio de Grekio estas la arkiepiskopo de Ateno kaj tuta Grekio. Al la eklezio nuntempe (stato de 2009) apartenas pli-malpli naŭ milionoj da ortodoksaj kristanoj. Post la morto de la arkiepiskopo Ĥristodulos la 1-a, la 7-an de februaro 2008 Hironimo la 2-a elektiĝis nova arkiepiskopo de Ateno kaj prezidanto de la episkopara konferenco de la ortodoksa eklezio de Grekio.

Eksteraj ligilojRedakti