La sankta monto AthosAtos (greke Άγιον Όρος, Hágion Óros, la Sankta Monto) estas ortodoksa monaĥa respubliko kun aŭtonoma statuso sub greka suvereno. Ĝi troviĝas sur la orienta parto de la duoninsulo Ĥalkidiko en la administra regiono Centra Makedonio. La teritorio estas 336 km² granda kaj havas ĉirkaŭ 2 000 (monaĥajn) loĝantojn, aldone estas laŭsezone ŝanĝiĝanta nombro de civilaj laborantoj.

Athos
Flago
monto [+]

Supermara alteco2 033 m [+]
ĈefurboKaryes
- koordinatoj40° N, 24° O (mapo)40.15833333333324.327222222222Koordinatoj: 40° N, 24° O (mapo) [+]
Areo330,42 km² (33 042 ha) [+]

ISO 3166GR-69
Interreta domajno.gr

Athos (Athos)
Athos (Athos)
DEC

Athos (Grekio)
Athos (Grekio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Mount Athos [+]
vdr
La duoninsulo vidata de la pinto de la monto Athos (40° 9′ 28″ N 24° 19′ 36″ O / 40.15778 °N, 24.32667 °O / 40.15778; 24.32667 (mapo)), rigardante nordokcidenten

La monto, 2 033 metrojn alta, estas la plej alta pinto de la Egea Maro.

Historio redakti

 
mapo de la monto Athos

Kserkso la 1-a fosigis kanalon (longan 2,4 km) en la norda parto de la duoninsulo por tratranĉi ĝin (5-a jarcento a.K.). Oni povas ties restaĵojn ankoraŭ nuntempe vidi.

La monaĥoj vivis jam en la 9-a jarcento sur la monto, la organizita monaĥa vivo komenciĝis en 963, kiam fondiĝis la unua monaĥejo la Granda Lavra. Oni malpermesis al virinoj la eniron en la teritorion en 1045.

La konstruadon de novaj monaĥejoj apogis Rusio kaj aliaj slavaj landoj, kaj tiel estiĝis preskaŭ panortodoksa duoninsulo.

Je ĉ. 1400 la monaĥejoj nombris 40, restas nuntempe nur 20 el ili. La lasta monaĥejo estis konstruita en 1542 (Stavronikita-monaĥejo).

Dum la 15-a jarcento, kelkaj monaĥejoj ŝanĝis la rigorajn priskribojn al aliaj kun privata posedaĵoj kaj memelektitaj gvidantoj.

Kiam la turkoj okupis en 1430 Tesalonikon, la monaĥoj cedis al la turkoj, kio kaŭzis malgraviĝon, malriĉiĝon de la monaĥejoj, sed ebligis samtempe pli memstaran regadon.

Spite al al eventoj, fondiĝis en la 16-a jarcento la unuaj skiteoj (asketaj komunumoj), kiuj grupiĝis ĉirkaŭ komuna preĝejo, kun la monaĥejoj.

La patriarko Gabrielo la 4-a enkondukis en 1783 sukcesajn reformojn, per nova buleo.

La komunumo de Athos suferis multe dum la greka sendependeca milito (18211829), kiam forbrulis tutaj libraroj. La rusa imperio helpis la kreskon de la rusaj monaĥejoj kaj ties posedaĵoj.

La nuna konstitucio de la komunumo venas el 1924 kaj ĝin garantias la greka konstitucio de 1975.

La grekan registaron reprezentas t.n. dioikitis, la veran administradon organizas la Sankta Konsilio, kiu konsistas el po unu reprezentanto de la 20 monaĥejoj. La afergvidanto estas la Epistasia, kiu konsistas el 4 reprezentantoj, ŝanĝiĝantaj ĉiujare.

El la 20 monaĥejoj, 11 estas konservativaj (strikta fasto, disciplino), 9 pli liberaj.

Eksteraj ligiloj redakti